Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Mikozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mikozo (fungozo) povas troviĝi ĉie sur la korpo. Plej ofte oni rimarkas ĝin nur, ĉar mikozoj jukas; ĝi estas tre kontaĝa kaj rezistkapabla. Kutime ĝi kreskas en epitela histo kaj ne kreskas malalte en la haŭto.

La fungoj preferas varmajn, humidajn regionojn kiel akselojn, buŝon, nazon kaj generajn organojn. Sur la mukozo oni trovas plej ofte kandozon (Candida albicans). Mikozoj troviĝas precipe ĉe la ungoj kaj haroj, en la interspaco de la fingroj kaj piedfingroj, kie ofte la hidrolipida protekta membrano de la haŭto detruiĝis. La kreskado estas cirkla kaj tie la haŭto ruĝiĝas.

Precipe malsaniĝemaj estas maljunaj homoj kaj homoj kun metabola malsano, ekzemple diabetuloj.

Ekzistas ankaŭ mikozoj ĉe bestoj kaj plantoj.

Ekzistas du ĉefaj tipoj:

1: Hifomicetoj, kiuj plimultiĝas per micelio. Ĉe la ungoj la koloro estas flava ĝis bruna kaj kutime la ungoj dikiĝas.

2. Kandozo, kiu plimultiĝas per sporoj. Ĉe la ungoj la koloro estas verda, ofte kombinita kun panaricio.

La kutima traktado estas: ofte ŝanĝi la ŝuojn, ŝtrumpojn, vestaĵojn kaj desinfekti ilin. Estas bone, ne vesti fremdajn ŝuojn kaj sekigi la haŭton.

Hifomicetoj povas resaniĝi per medikamentoj kaj ekstera traktado per kremo, sprajo ktp.

Kandozo estas pli malfacile resanigebla ol hifomicetoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]