Medina de Pomar
Medina de Pomar | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 09500 • 09513 • 09515 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 5 866 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 27 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 56′ N, 3° 29′ U (mapo)42.927777777778-3.4866666666667Koordinatoj: 42° 56′ N, 3° 29′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 583 m [+] | ||||
Areo | 214 km² (21 400 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Medina de Pomar [+] | |||||
Medina de Pomar [meDIna depoMAR] estas municipo en la nordo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades, kies plej loĝata urbo estas, fakte en la komarkocentro. La loknomo Medina de Pomar estas komprenebla etimologie kiel Urbo (el araba) de Pomarbaro (el latina).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 205,78 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 5 834 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed fakte okazis inversa procezo ĉar ĝi ricevis loĝantojn el la apudaj areoj kaj aligitaj iamaj municipoj, nome 3 550 el la jaro 1900.
Ĝi distas 81 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, sed nur 66 km de Bilbao (pro kio ricevas turismon el Eŭskio), 107 km de Santander, 102 km de Vitorio kaj 130 km de Logroño. En la zono ĝi distas 8 km de Villarcayo, 17 km de Trespaderne kaj ĉirkaŭ 20 km de Espinosa de los Monteros.
La teritorio estas trafluata de la riveroj Nela kaj Trueba aŭ Salón, kaj enhavas deklivarojn de la Sierra de la Tesla, la pinarojn de Losa, kaj la ebenaĵojn de kultivo de cerealoj, terpomoj kaj laktukoj. La teritorio estas komponita de Medina, kiel ĉefurbo, 18 submunicipojn kaj 17 disaj kvartaloj.
La ĉefaj loĝlokoj estas jenaj: Medina de Pomar, Angosto, Bóveda de la Ribera, Bustillo de Medina, Criales, El Vado, Gobantes, La Cerca, La Riba, Miñón, Momediano, Moneo, Návagos, Oteo, Paresotas, Perex, Pomar, Quintanamacé, Recuenco, Rosales, Rosío, Salinas de Rosío, Santurde, Torres, Villacomparada, Villamezán, Villamor, Villarán, Villate kaj Villatomil.
En Medina de Pomar estas tri parkoj kaj pad-reto signalita.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Alfonso la 8-a en la 12-a jarcento donis al Medina de Pomar la statuson de foruo (simila al tiu de Logroño). Laŭ la registro Becerro de las Behetrías de Castilla (1352) ĝi estis de reĝa posedo ĝis en 1369 Henriko la 2-a premiis sian serviston Pedro Fernández de Velasco, donante ĝin kiel senjorlando, per dokumento konservita la Historia Muzeo de Las Merindades, en la kastelo de Velasko.
La imperiestro Karolo la 5-a, en sia lasta vojaĝo el Laredo al la Monaĥejo de Yuste, kien li retiriĝis ĝismorte, gastis keljan tagojn en Medina. Lia filo Filipo la 2-a por eviti la konestablojn de Medina en 1562 translokigis la ĉefurbajn instancojn de la komarko Las Merindades al Villarcayo, kiu estas ekde tiam ties ĉefurbo.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj legomoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj ĉevaloj).
Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun gastigado, kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas blazondomoj, la romanikaj preĝejoj de tiom disaj loĝlokoj, turoj kaj kuŝejoj kiel la romia ensemblo de Salinas de Rosío, kaj ĉefe la kastelo de Velasko aŭ Alkazaro de la Konestabloj en Medina, kiu funkcias kiel Historia Muzeo de Las Merindades.
Krome estas la Monaĥejo de Sankta Klara, ermitejoj de Sankta Millán kaj de Nuestra Señora del Salcinar y del Rosario, la preĝejo de Sankta Kruco, Konvento de San Pedro de la Misericordia, arkoj el la iama murego, muzeoj ktp.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Monaĥejo de Sankta Klara.
-
Monaĥejo de Sankta Klara.
-
Preĝejo de Sankta Kruco.
-
Ermitejo de Sankta Millán.