Maresme
Maresme | |||
---|---|---|---|
komarko de Katalunio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 452 690 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 1 136 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 36′ N, 2° 30′ O (mapo)41.62.5Koordinatoj: 41° 36′ N, 2° 30′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 398,5 km² (39 850 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Maresme [+] | |||
Maresme estas komarko de la Provinco Barcelono (Katalunio, Hispanio), nome mallarĝa strio de la deklivoj kaj bazoj de la montaro Litoral — nome montaroj Sant Mateu, Corredor kaj Masivo Montnegre (el kiuj la du lastaj formas la Naturan Parkon Montnegre kaj Corredor) — de longaj kaj sablozaj strandoj kien alfluas serio de porpluvaj riverfluejoj formataj en la menciitaj montaroj.
Mataró estas la ĉefurbo de la komarko, kiu enhavas la jenajn komunumojn: Mataró, Arenys de Mar, Canet de Mar, Calella, El Masnou, Premiá de Mar, Vilasar de Mar, Tordera, Pineda de Mar, inter aliaj. Ties marbordo estas konata turisme kiel la Marbordo de Maresme.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La ekonomia vivo dependas el la industrio (tekstila, metalurgia, manĝaĵoj, kemio kaj konstruado de maŝinaro), konstruado kaj servoj, kaj destinitaj al la lokanoj kaj al la vizitantoj kaj someraj kaj semajnfinaj. Parto de la komarko, speciale la suda sektoro de Mataró (Malsupra Maresme), iĝis dormurbo de Barcelono. La agrikulturo (fruktoĝardenoj kaj florkultivado) ludas ankoraŭ gravan rolon en la ekonomio de la komarko kaj en la aspekto de la pejzaĝo.
En la lastaj jardekoj la komarko iĝis — pro bona vetero, bela pejzaĝo kaj pro la proksimeco al Barcelono — komarko esence porturisma, speciale la Supra Maresme (Calella, Pineda de Mar, Malgrat de Mar, Arenys de Mar). Ties marbordo, nomita Costa del Maresme, estas inter la Costa Brava kaj la urbo Barcelono.
|