Malij Bereznij
Malij Bereznij | |
ukraine: Малий Березний, hungare: Kisberezna, slovake: Malé Berezné | |
vilaĝo | |
Ortodoksa preĝejo de Petro kaj Paŭlo
| |
Oficiala nomo: Малий Березний | |
Lando | Ukrainio |
---|---|
Provinco | Transkarpata provinco |
Distrikto | Distrikto Velikij Bereznij |
Historiaj regionoj | Hungara reĝlando, Karpata Rutenio, Ĉeĥoslovakio |
Parto de | Ungio |
Limpasejo | Ubľa Slovakio |
Rivero | Uĵ |
Situo | Malij Bereznij |
- alteco | 193 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 51′ 51″ N 22° 26′ 34″ O / 48.86417 °N, 22.44278 °O (mapo) |
Areo | 5,4218 km² (542,18 ha) |
Loĝantaro | 1 597 (2001) |
Denseco | 294,55 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1427 |
Horzono | MET (UTC+2) |
- somera tempo | MET (UTC+3) |
Poŝtkodo | 89040 |
Telefona antaŭkodo | +380 3135 |
KOATUU | 2120883601 |
Aŭtokodoj | AO / 07 |
Situo enkadre de Ukrainio
| |
Situo enkadre de Transkarpata provinco
| |
Vikimedia Komunejo: Maliy Bereznyi | |
Retpaĝo: malij bereznij | |
Malij Bereznij (ukraine Малий Верезний hungare Kisberezna [kiŝberezna]) estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Velikij Bereznij.
Situo
[redakti | redakti fonton]Malij Bereznij situas ĉe kunfluejo de Uĵ kaj rojo, laŭ fervojo. Velikij Bereznij troviĝas proksimume 3 km sude, Uĵhorodo je 37 km. La slovaka landlimo troviĝas nur 3 km. Inter Ubľa kaj Malij Bereznij limpasejo funkcias.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1398 laŭ tiama hungara ortografio "Kysberezna". En 1910 vivis en Kisberezna 1006 loĝantoj, (798 rutenoj, 116 germanoj, 85 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Velikij Bereznij, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Malij Bereznij. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.