Luzonaj tropikaj pinaroj
Luzonaj tropikaj pinaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Lando | Filipinoj | |||
Areo | 7 052 km² (705 200 ha) | |||
|
||||
Vikimedia Komunejo: Luzon tropical pine forests [+] | ||||
La luzonaj tropikaj pinaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj de Filipinoj en okcidenta Pacifiko. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "filipinaj humidaj arbaroj" kaj de la filipina biodiverseco-riĉaĵejo.
Tiuj pinaroj gastigas grandan nombron de endemiaj plantoj kaj bestoj de la insulo.
Situo kaj priskribo
[redakti | redakti fonton]Luzono estas la plej vasta insulo de Filipinoj kaj troviĝas en la nordo de la grupo. Tiuj pinaroj troviĝas je altitudoj de pli ol 1 000 metroj en la Centra Kordilero en la nordo de la insulo, kie ili estas miksitaj en areoj de la luzonaj montaraj pluvarbaroj speciale je la norda ekstremo de la montaro. La Centra Kordilero inkludas la plej altan luzonan pinton, Pulag-Monton kune kun aliaj altaj pintoj kiel Pugvis-Monto, Polis-Pinto kaj Data-Monto.
La precipitaĵo estas alta, pli ol 2 500 mm jare, kaj estas koncentrigita dum la musono de julio/aŭgusto kun longa seka sezono de novembro al aprilo [1]
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]Luzono estis longe izolita de aliaj teramasoj tiel ke unika flaŭro disvolviĝis. En tiu ekoregiono arboj de ĥasi-pino (Pinus kesiya) estas maldense dissemitaj tra la herbejoj kiuj kovras la deklivojn. Regulaj fajroj en la seka sezono konservas la ekvilibron de pinoj kaj herbejo kaj malhelpas establiĝon al aliaj foliarboj kaj arbedoj.
Faŭno
[redakti | redakti fonton]Ekzistas nombro da mamuloj endemiaj al Centra Kordilero, plejparte specioj de musoj kaj ratoj inkluzive de grandaj sciur-similaj Phloeomys. Tri pli grandaj mamuloj de la arbaro estas la filipina longvosta makako (Macaca fascicularis), la filipina apro (Sus philippensis), kaj la malaja vivero (Viverra tangalunga) ĉiuj kiuj estas minacataj kaŭze de senarbarigo dum la apro kaj la makako estas predoj por ĉasistoj. Birdoj de la pinaro inkludas la malgrandan krucbekulon, kiu troveblas en pinaroj ĉie tra la mondo.
Minacoj kaj konservado
[redakti | redakti fonton]Pinoj estis dehakitaj por ligno, brulligno kaj terebintino-produktado dum jarcentoj kaj hodiaŭ tiu estas intensigita ĉar arbaro estas neniigita por agrikulturo kaj kupro- kaj orminadoprojektoj. Efektive, la loĝantaro de Filipinoj kreskas kaj la naturaj restaĵoj ĉiam malriĉiĝis en tiuj kamparaj areoj. En la seka sezono fajrigi arbaron estas simpla procezo konsidere senarbarigo. Naturprotektejoj inkludas Pulag-Monton, hejme al kelkaj endemiaj plantoj kaj birdoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono IM0302 : Luzonaj tropikaj pinaroj (WWF)
- angle Luzonaj tropikaj pinaroj (WWF-Wildworld)
- angle Luzonaj tropikaj pinaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Luzonaj tropikaj pinaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Luzonaj tropikaj pinaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2014-04-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Luzon tropical pine forests
- angle Tutmondaj 200; numero 27 : Filipinaj humidaj arbaroj (WWF) Arkivigite je 2012-10-15 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Patrin-montara biodiverseco-koridoro (Naturprotekto Internacie)
- angle Filipina biodiverseco-riĉaĵejo (Naturprotekto Internacie)