Levi Herzfeld
Levi Herzfeld | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de decembro 1810 en Ellrich |
Morto | 11-an de marto 1884 (73-jaraĝa) en Brunsvigo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno |
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino |
Okupo | |
Okupo | rabeno verkisto historiisto judisto |
Levi HERZFELD (naskiĝinta la 28-an de novembro 1810 en Ellrich[1], mortinta la 11-an de marto 1884 en Braunschweig) estis germana rabeno kaj inter 1843 kaj 1883 landa rabeno de la Duklando Brunsvigo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de komercisto li frekventis la gimnazion de Nordhausen inter 1826 kaj 1830. La studon de talmudo li komencis en Würzburg ĉe rabeno Abraham Bing, poste ĝin li daŭrigis en Braunschweig ĉe Samuel Levi Egers. Berline li enmatrikuliĝis en aprilo 1833; tiel li estis disĉiplo de rabeno Jacob Joseph Oettinger kaj de la juda erudiciulo Leopold Zunz. Doktoriĝo sukcesis en aprilo 1836.
Ĉe Eggers li fariĝis en 1836 helpa rabeno kaj ordiniĝis. Tiam li enkondukis la germanan lingvon sinagogen pro ofta nekompreno de la hebrea lingvo fare de fideluloj. En 1841 Herzfeld iĝis estro de la tiea religia lernejo kaj en 1842 posteulo de Egers en la rolo de rabeno de la brunsviga urba komunumo. Jaron poste li nomumiĝis, malgraŭ protesto de judoj el Wolfenbüttel, landa rabeno por la tuta dukujo. Danke al apogo de landaj aŭtoritatoj lia pozicio baldaŭ tre fortiĝis.
Grave estis ke li okazigis, kun aliaj, en 1844 en Braunschweig la reformeman Unuan germanan rabenkonferencon.[2] Herzfeld estis jen reformema jen ortodoksiema. La en 1875 konsekrita Nova sinagogo de Braunschweig jam havis modernan orgenon por liturgia uzo.
Science Herzfeld verkis pri juda sinagoga muziko kaj poezio. Sed li ankaŭ interesiĝis pri la ekonomia historio de judoj. Li verkis en 1879 fakverkon ĉi-prie. Kun la magdeburga rabeno Ludwig Philippson kaj la lekpsikano A. Meyer-Goldschmidt li gvidis ĝis 1873 la porliteraturan instituton Institut zur Förderung der israelitischen Literatur. Kiel oldulo, en 1884, li rezignacie priploris la kreskantan antisemitismon kaj pledis pacience atendi pliboniĝon[3]:
Ich breche ab, weil ich einsehe, daß trotz allem wir Juden nicht in der Lage sind, mit den Antisemiten den Kampf aufzunehmen, sondern besser daran tun, in ihnen das allmähliche Erwachen der Gerechtigkeit und der Humanität geduldig abzuwarten.
Posteulo lia en la oficio de landa ĉefrabeno fariĝis Gutmann Rülf.
Honoroj kaj familio
[redakti | redakti fonton]Duko Vilhelmo nomumis lin en 1879 profesoro. Herzfeld nuptis en 1844 en Winsen an der Luhe Georgine Salomon (1822–1887); kun ŝi li havis ok infanojn. Entombigo de ambaŭ estis honortombe sur la Malnova juda tombejo de Braunschweig.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Chronologia Judicum et primorum regum Hebraeorum. Berlin 1838.
- Das Buch Kohelet übersetzt u. erläutert. Eduard Leibrock, Braunschweig 1838.
- Das Deutsche in der Liturgie der Braunschweiger Synagoge, eingeführt noch unter dem seligen Landesrabbiner S. L. Egers. Friedrich Vieweg und Sohn, Braunschweig 1844. (interrete)
- Zwei Predigten über die Lehre vom Messias. Friedrich Vieweg und Sohn, Braunschweig 1844.
- Vorschläge zu einer Reform der jüd. Ehe-Gesetze. Braunschweig 1846.
- Drei Abhandlungen zur Synagogengeschichte: Über einige biblische Bücher. Die Entstehung der Quadratschrift. Die Entstehung des Bibel-Canons. Nordhausen 1846.
- Geschichte des Volkes Israel von der Zerstörung des ersten Tempels bis zur Einsetzung des Makkabäers Schimon zum hohen Priester und Fürsten
- Bd. 1: Von der Zerstörung des ersten Tempels bis Esra. Westermann, Braunschweig 1847
- Bd. 2: Geschichte des Volkes Israel von Vollendung des zweiten Tempels bis zur Einsetzung des Makkabäers Schimon zum hohen Priester und Fürsten. Dua eldono, Carl Wilfferodt, Leipzig 1863.
- Drei Abhandlungen zur Synagogengeschichte. Nordhausen 1856.
- Predigt zum Jubelfeste des 1000jährigen Bestehens der Stadt Braunschweig. 1861.
- Revidierte Agende der Gebräuche und Gebete in Sterbefällen eingeführt in Braunschweig. 1866.
- Handelsgeschichte der Juden des Altertums. Braunschweig 1879.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Reinhard Bein: Ewiges Haus. Jüdische Friedhöfe in Stadt und Land Braunschweig. Braunschweig 2004, ISBN 3-92-526824-3.
- Eintrag HERZFELD, Levi, Prof. Dr. Che: Michael Brocke kaj Julius Carlebach (eld.), kun prilaboro de Carsten Wilke: Biographisches Handbuch der Rabbiner. Teil 1: Die Rabbiner der Emanzipationszeit in den deutschen, böhmischen und großpolnischen Ländern 1781–1871. K·G·Saur, München 2004, ISBN 3-598-24871-7, p. 428 ss.
- George Y. Kohler (eld.): Der jüdische Messianismus im Zeitalter der Emanzipation. Reinterpretationen zwischen davidischem Königtum und endzeitlichem Sozialismus. Walter de Gruyter, 2014, ISBN 978-3-11-028429-4, p. 147 ss.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Reinhard Bein: Ewiges Haus. Jüdische Friedhöfe in Stadt und Land Braunschweig. Braunschweig 2004, p. 175.
- ↑ Peter Schulze: Mit Davidsschild und Menora. Bilder jüdischer Grabstätten in Braunschweig, Peine, Hornburg, Salzgitter und Schöningen. Ausstellung 1997–2002. Ĉe: Schriftenreihe Regionale GewerkschaftsBlätter herausgegeben von DGB-Region SüdOstNiedersachsen, Hannover 2003, p. 8.
- ↑ Horst-Rüdiger Jarck, Gerhard Schildt (eld.): Die Braunschweigische Landesgeschichte Jahrtausendrückblick einer Region. Braunschweig 2000, p. 847.