Laktozo
Aspekto
Laktozo, aŭ laktosukero, estas redukta disaĥarido kaj troviĝas en la lakto de mamuloj (tre malofte en poleneroj de kelkaj floroj). La patrina lakto enhavas 5,5-*8,4% da laktozo. Strukture, ĝi parencas al celobiozo: unu galaktopiranozil-grupo ligiĝas al D-glukoza aparato en la kvara loko. Empiria formulo C12H22O11.
Laktozo estas blanka, kristala pulvoro, kiu nur ete solviĝas en akvo.
Sintezo okazas el uridindifosfat-galaktozo (UDP-galaktozo) tute en la laktoglando. (UDP-galaktozo+D-glukozo= laktozo + UDP/ per laktoz-sintetazo).
Ĝi uzatas en bebonutraĵoj, kiel bazmaterialo por medikamentoj, kiel konserviga materialo.