Laurent d'Houry
Laurent d'Houry (1644-1725) | ||
---|---|---|
"Traktaĵo pri la urinoj", verko de Thomas Willis, eldonita de Laurent d'Houry (1644-1725)
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 10-an de marto 1644 en Parizo, Francio | |
Morto | 2-an de novembro 1725 en Parizo, Francio | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Profesio | ||
Okupo | eldonisto book printer (en) vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Laurent d'Houry estis franca libristo, presisto kaj eldonisto de sennombraj sciencaj, beletraj kaj primedicinaj verkoj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Filo de Jean d'Houry (1611-1678), librovendisto-printisto kiu mortis en 1678, li estis nomumita librovendisto sinsekve al sia patro la 10-an de oktobro 1678 kaj presisto la 15-an de novembro 1712. Li iĝis vico-estro en la ordo de la presistoj de Parizo en 1716.
En 1683 li kreis la Almanakon aŭ Kalendaron, kiu prezentita al reĝo Ludoviko la 14-a en 1699 prenis la nomon de Reĝa Almanako. La Reĝa Almanako estis publikigita sub diversaj titoloj ĝis 1919 kaj restis en la manoj de d'Houry-familio ĝis 1814.
En decembro 1708, Laurent d'Houry estis procesita pro tio ke li establis presejon en sia domo kaj estis devigita vendi sian ekipaĵon du monatojn poste. Tiam, en februaro 1716, li estis malliberigita en la Bastille laŭ plendo de John Dalrymple, la 2-a Grafo de Stair (1673-1747), brita ambasadoro en Parizo, "pro tio ke d'Houry malrespektis, en sia almanako, la reĝon Georgo'n, ne nomumante lin kiel reĝo de Anglio, aŭ prefere de la Granda Britio", kaj mencii kiel reĝon la filon de Jakobo la 2-a, ekzilita en Saint-Germain.
Aldone al la Reĝa Almanako kiu faris la riĉecon de siaj posteuloj, la librovendejo kaj presejo de Laurent d'Houry publikigis multajn primedicinajn verkojn.
Kiam li mortis, lia vidvino sukcedis lin en la presanta komerco kaj lia filo, Charles-Maurice, en la librovendejo. Ĉi-lasta iĝus printisto al la Duko de Orléans, pozicio li heredus al sia filo Laurent-Charles d'Houry.
Unu el liaj nepoj, André Le Breton (1708-1779), estas ĉe la origino de la Enciklopedio aŭ Vortaro de Sciencoj, Artoj kaj Metioj de Diderot kaj D'Alembert.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- La vie du très-révérend Père Armand Jean Le Bouthillier de Rancé, Pierre Louis Moreau de Maupertuis, 1602
- Nouvelle et facile méthode pour apprendre la langue italienne dans sa dernière perfection, Isidoro Lanfredini, 1683
- Le genie de la langue françoise., Jean d'Aisy, 1685
- Nouveau Traité dv Toisé, Jean-Baptiste Tarragon, 1685
- Le bon usage du thé, du caffé, et du chocolat pour la preservation & pour la guerison des maladies, 1687
- Dissertation sur les urines, 1687
- Nouvelle description anatomique de toutes les parties du corps humain, Amé Bourdon, 1687
- Connoissance et culture parfaite des tulippes rares, des anemones extraordinaires, des oeillets fins, et des belles oreilles d'ours panachées, 1688
- La chirurgie pratique de Felix Wurtzius, Felix Würtz, Rudolph Wurtz, Francois Sauvin, 1689
- Reflexions sur l'usage present de la langue françoise, ou remarques nouvelles et critiques touchant la politesse du langage, 1692
- Suite des reflexions critiques sur l'usage present de la langue françoise, Nicolas Andry de Boisregard, 1693
- La décade de médecine, ou Le médecin des riches & des pauvres, François Duport (1548-1624)[1], 1694
- Nouvelle anatomie de l'homme, 1695
- Nouvelle anatomie de l'homme, suivant la circulation du sang, & les dernieres découvertes, Pierre Dionis, 1696
- La manière de nourrir les enfans à la mammelle, Scévole de Sainte-Marthe, Abel de Sainte-Marthe, 1698
- Traité universel des drogues simples..., 1698
- L'anatomie de l'homme, suivant la circulation du sang, et les dernieres découvertes: démontrée au Jardin royal par Mr Dionis, Pierre Dionis, 1706
- Dernieres Observations Sur Les Maladies Des Femmes Grosses Et Accouchées, François Mauriceau, 1708
- Cours d'opérations de chirurgie, démontrées au Jardin Royal, 1714
- Cours d'operations de chirurgie, 1716
- Traité general des accouchemens qui instruit de tout ce qu'il faut faire pour être habile accoucheur, 1718
- Traité universel des drogues simples... par Nicolas Lémery, 1723
- Lettres du baron de Busbec ..., 1748
- Almanach royal, 1786
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Guy de Chauliac (1298-1368)
- Felix Wurtz (1514-1574) svisa kuracisto https://de.wikipedia.org/wiki/Felix_W%C3%BCrtz
- Ogier Ghislain de Busbecq (1522-1592) flandra herbalisto kaj diplomato
- Scévole de Sainte-Marthe (1536-1623) franca poeto
- François Duport (1548-1624)[2]
- Abel-Louis de Sainte-Marthe (1621-1697) franca religiulo
- Jakobo la 2-a (1633-1701)
- Amé Bourdon (1636-21.12.1706) franca kuracisto kaj anatomo
- François Mauriceau (1637-1709) franca kirurgo kaj obstetrikisto
- Pierre Dionis (1643-1718) franca kirurgo kaj anatomo
- Nicolas Andry de Boisregard (1658-1742) franca kuracisto
- Jacques-François Collombat (1668-1744) franca presisto kaj libristo
- Filipo de Orléans (1674-1723)
- Jean-Louis Petit (1674-1150)
- Pierre Louis Moreau de Maupertuis (1698-1759) franca naturalisto, matematikisto kaj fizikisto
- André Le Breton (1708-1779) franca eldonisto kaj enciklopediisto
- Denis Diderot (1713-1784)
- Jean Le Rond d'Alembert (1717-1783)
- Laurent-Charles d'Houry (1723-1786)