Otemma-Glaĉero
Otemma-Glaĉero | ||
---|---|---|
Otemma-Glaĉero | ||
glaĉero | ||
Geografia situo | CH1903: 601741 / 90566 (mapo)45.9666666666677.4611111111111Koordinatoj: 45° 58′ N, 7° 28′ O; CH1903: 601741 / 90566 (mapo) | |
| ||
Estiĝloko | Pigne d'Arolla | |
Longeco | 8,7 km | |
Larĝeco | 1 km | |
Areo | 17,51 km² | |
Glacikvanto | 0,2 km³ | |
Elfluanto(j) | Dranse de Bagnes→Rodano | |
Jara retiriĝo/kresko | 61,0 m retiriĝo en 2007 | |
Glaĉeroj de Svislando | ||
Otemma-Glaĉero (france Glacier d'Otemma, germane Otemmagletscher) estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj en Svislando. La glaĉero havas longecon de 8,7 km, averaĝan larĝecon de 1 km kaj kovras areon de 17,51 km².
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Otemma-Glaĉero havas sian originon ĉe la suda flanko de Pigne d'Arolla. Tiam ĝi fluas sudokcidenten. Je ĝia norda flanko situas la pintoj de Portons (kun altecoj ĝis 3513 m s.m.ü. M.), kaj je la suda flanko Aouille Tseuque (3554 m s.m) kaj Singla (3714 m s.m.). La frunto de la glaĉerlango nuntempe situas sur alteco de proksimume 2500 m s.m..
Ligitaj glaĉeroj kaj tributglaĉeroj
[redakti | redakti fonton]En nordoriento Otemma-Glaĉero tra la glacikovrita pasejo Col de Chermotane estas ligita en alteco de 3050 m s.m. kun Mont-Collon-Glaĉero. De sudo alfluas pluraj flankaj tributglaĉeroj kun longecoj de ĝis 2 km, nome Petit-Mont-Collon-Glaĉero (france Galcier du Petit Mont Collon), Blanchen-Glaĉero (france Glacier de Blanchen), Aiguilette-Glaĉero (france Glacier de l'Aiguillette kaj Aouille-Glaĉero (france Glacier de l'Aouille).
Elfluanto
[redakti | redakti fonton]Otemma-Glaĉero nutras la riveron Dranse de Bagnes, kies akvo estas kolektata en la baraĵlago Lago de Mauvoisin. Post la elfluo el la baraĵlago ĝi alfluas al Rodano.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko ankaŭ Epicoune-Glaĉero (france Glacier de l'Epicoune) kaj Crête-Sèche-Glaĉero (france Glacier de la Crête Sèche) estis ligitaj kun Otemma-Glaĉero. Ekde la mezo de la 19-a jarcento la glaĉero retiriĝis proksimume 3 km. Dum la retiriĝo de Crête-Sèche-Glaĉero inter ties langofrunto kaj la flankmoreno de Otema-Glaĉero plurfoje estiĝis natura baraĵlago, kiu okaze de siaj elrompiĝoj ĉirkaŭ la jaro 1900 kaŭzis grandajn damaĝinundojn en la Valo de Bagnes.