Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Obersteckholz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Obersteckholz
Blazono de Obersteckholz
Blazono de Obersteckholz
Blazono de Obersteckholz
Obersteckholz
Obersteckholz
Obersteckholz
former municipality of Switzerland • Ortschaft
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarwangen
Geografia situo CH1903: 628856 / 227712 (mapo)47.1997222222227.8194444444444Koordinatoj: 47° 12′ N, 7° 49′ O; CH1903: 628856 / 227712 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 409
Areo 3,90 km²
Alteco 525 m super marnivelo
Poŝtkodo 4924
Komunumkodo 0334
Mapo de Obersteckholz
Mapo de Obersteckholz
Mapo de Obersteckholz
vdr

Obersteckholz estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarwangen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 409 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Obersteckholz situas en monteta regiono en la Svisa Mezlando rekte sude de la urbo Langenthal. La komunumo Obersteckholz konsistas el la vilaĝo Obersteckholz kaj la setlejoj Habcherig, Hübeli, Pfyfferloch, Chleebe kaj Am Wald.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,90 km², de kiuj 27,9% estas kovritaj de arbaro, 66,5% servas por agrikulturo kaj 5,6% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Obersteckholz limas en nordo al la komunumo Langenthal, en oriento al Untersteckholz, kiu ekde la 1-a de januaro 2010 apartenas al la komunumo Langenthal, en sudo al Busswil ĉe Melchnau, kaj en oriento al Lotzwil.

Tra Obersteckholz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 239.1 de Langenthal al Haltestelle Gondiswil. Mallarĝaj flankaj vojoj kondukas al Lotzwil kaj al Untersteckholz. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 10 kilometrojn norde apud Rothrist. Per la buslinio 51 de Melchnau al Langenthal la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

La unua dokumenta mencio de Steckholz datiĝas el la jaro 1255 kiel Stechcholz. Obersteckholz estis parto de la havaĵo de la Baronoj de Langenstein. Kune kun Untersteckholz ĝi apartenis al la malalta tribunalo de Langenthal kaj ekde la jaro 1406 al la supera tribunalo de la berna Voktejo Wangen. En la jaro 1831 Obersteckholz fariĝis aparta politika komunumo.[2]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]