Jakovlev UT-2
Aspekto
La Jakovlev UT-2 estis soveta edukaviadilo. Ĝi servis dum la dua mondmilito - krom Po-2 - kiel norma pilot-eduka aviadilo.
Jakovlev evoluigis ĝin en 1935 sub la nomo AIR-20, el la AIR-10.
Ĝi konsistis el ŝtofo-streĉitaj ŝtaltubaj ĉeloj kaj liberporta port-surfaco. Ĝi estis subflugila aviadilo el ligno, kiu estis streĉita per ŝtofo. La gvidilo estis ekipita en normala versio per streĉiloj.
La UT-2 posedis rigidan poŭpan irradon kun poxupa sporno. Oni povis alkonstrui eĉ naĝhelpilojn. Tiu versio estis VT-2.
Oni konstruis la UT-2 originale ŝanĝi la tipon de Po-2, sed UT-2 ne povis komplete plenumi tion. Oni produktis el ĝi ĝis 1948 ĉ. 7.243 pecojn.
La UT-2 estis uzata krom la Sovetunio en Hungario, Pollando kaj Jugoslavio.
Teknikaj datenoj
[redakti | redakti fonton]Konataĵo | Dateno |
---|---|
konstrujaro | 1935-1948 |
produktanto | Jakovlev |
konstruktoroj: | Aleksander Jakovlev |
enverguro | 10,20 m |
longo | 7,00 m |
alto | 3,00 m |
flugila surfaco | 17,12 m² |
malplena maso | 616 kg |
starta maso | maks. 856 kg |
skipo | 1-2 |
maksimuma rapideco | 210 km/h |
kutima, vetura rapido | 160 km/h |
atingopovo | 500 km |
flugpinto | 3.500 m |
motoro | aero-malvarmigita 5-cilidra stelmotoro Ŝezov M-11 |
povumo | 75 kW / 100 ĈP |