Johann Heinrich Pertsch
Johann Heinrich PERTSCH (naskiĝinta la 20-an de decembro 1776 en Koburgo, mortinta la 3-an de oktobro 1844 en Bad Rodach) estis germana klasika filologo kaj luterana animzorganto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de juristo li frekventis la lernejon Gymnasium Casimirianum en sia naskiĝurbo. Poste studis teologion inter 1795 kaj 1798 ĉe la universitatoj de Jena kaj Göttingen. Poste li prepariĝis je pastora deĵorado. Lia doktoriĝo en 1804 en Erlangen estis post defendo de la tezo De recta methodo historiae catholicae in gymnasiis et lyceis docendae. En novembro 1803 li estis ekdungita ĉe la gimnazio koburga. Ĉe tiu parte akademie gvidata institucio li fariĝis en 1806 eksterorda, en 1808 orda profesoro pri historio, la hebrea kaj la helena lingvoj.
Tamen Pertsch finfine ŝanĝis la profesio kaj iĝis nesekulara. En 1811 li estiĝis pastoro ĉe preĝejo Sankta Kruco en Koburgo kaj samtempe diakono ĉe la Maŭrico-kirko. Pli malfrue li iĝis superintendanto kaj supera paroĥestro je Rodach. Ĉi funkcion li plenumis ĝismorte.
Filo lia estis la sekreta financkonsilisto Erdmann Pertsch.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Disputatio inauguralis de recta methodo historiae catholicae in gymnasiis et lyceis docendae, Hilpert, Erlangen 1804.
- Lehrbuch der Menschengeschichte für Gymnasien und Lyzeen, Ahl, Coburg 1805.
- Neues allgemeines literarisch-artistisches Lexikon, du volumoj, Sinner, Leipzig 1807.
- Grundriß der römischen Altertumskunde, Ahl, Coburg 1808.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- "Pertsch, Johann Heinrich". Ĉe: Großes Conversations-Lexicon für die gebildeten Stände, 4. suplementa volumo, Bibliographisches Institut, Hildburghausen 1854, p. 1350
- Art "Pertsch, Johann Heinrich", de Richard Hoche, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 25 (1887), p. 405