Jürgen Echternach
Jürgen Echternach | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de novembro 1937 en Lębork / Lauenburg |
Morto | 4-an de aprilo 2006 (68-jaraĝa) en Hamburgo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Patro | Helmut Echternach |
Okupo | |
Okupo | politikisto advokato |
Jürgen Echternach - prononco [JYRgn EHtanaĥ] - estis germana politikisto de la politika partio Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU) kaj advokato. Li naskiĝis la 1-an de novembro 1937 en Lauenburg in Pommern, ekde 1945 Lębork en Pollando, kaj mortis 68-jaraĝa la 4-an de aprilo 2006 en Hamburgo.
Filo de luterana teologo (kiu ekde 1966 ankaŭ estis luterana episkopo), li en somero 1946 en aĝo de 8 jaroj kun la familio de pli aĝa frato kaj pli eta fratino (plia fratino naskiĝis nur en 1949) estis forpelita el Pomerio (la frato dum la forpelo estis 11-jara, la fratino 5-jara) kaj trovis rifuĝon en Hamburgo, kie li vizitis la 4-an klason de elementa lernejo kaj de 1947 ĝis 1957 la luteranan gimnazion Johanneum. Sekve li studis juron en la universitato de Hamburgo kaj la bonna universitato kaj ekde 1967 estis advokato. De 1966 ĝis 1981 li krome elektiĝis parlamentano en la landa parlamento de Hamburgo, kaj ekde 1980 ĝis 1994 ankaŭ estis parlamentano de la Federacia Parlamento de Germanio. Ekde 1987 ĝis 1993 li funkciis kiel parlamenta ŝtata sekretario (posteno komparebla al vic-ministro) ĉe la federacia ministro pri regiona planado, konstruo kaj urba disvolviĝo kaj de 1993 ĝis 1994 ĉe la federacia ministro pri financoj.