Iberia linko
Iberia linko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lynx pardinus (Temminck, 1827) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Iberia linko (Lynx pardinus) estas malofta kaj vundebla linko en Hispanio kaj Portugalio. Oni kalkulis en 2006 nur 100 iberiajn linkojn en tiuj landoj, sed reenkondukaj klopodoj rezultis en pliigo de la specio.
La iberia linko similas al la eŭrazia linko, sed estas iom pli malgranda. Ĝi pezas du trionojn (12 kg) kompare al tiu linko. La pelto estas pli karakteriza, makula ol ĉe la nordaj parencoj.
La du plej grandaj grupoj el la 100 bestoj vivas en nacia parko Coto de Doñana kaj en Sierra de Andújar, Jaén. Ili aktivas nokte, sola kaj ĉasas plej ofte kuniklojn, leporojn (95%) kaj aliajn ronĝulojn, birdojn (5%).
Vivas pluaj 15 linkoj en zooparkoj.
Reenkonduko
[redakti | redakti fonton]Dum la du unuaj jardekoj de la 21-a jarcento oni faris diversajn klopodojn fare de oficialaj instancoj kaj privataj organizoj, nome bredado en kaptiveco, liberigo de ekzempleroj, elektronika kontrolado de kelkaj ekzemperoj kaj protektado de habitato. Tiel el malpli ol cento da ekzempleroj registritaj fine de la 20-a jarcento, en 2024 oni anoncis registron de ĝis 2021 ekzempleroj, pro kio la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj malaltigis la kategorion de tiu linko el endanĝerigita al Vundebla specio.[1][2] Tiukadre ankaŭ la teritorio pliiĝis enhavante grandajn areojn de natura habitato ĉe riveroj kaj montaroj de la tuta sudaj Hispanio kaj Portugalio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Éxito mundial de conservación: el lince ibérico baja de categoría de amenaza de “en peligro” a “vulnerable” WWF, Publikigita la 20an de junio 2024, alirita la 23an de junio 2024.
- ↑ LINCE IBÉRICO: Deja de estar en PELIGRO de EXTINCIÓN y pasa a ser una "ESPECIE VULNERABLE" RTVE, alirita la 23an de junio 2024.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- The Iberian Lynx Emergency Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- A BBC report on the population decline
- IUCN species information
- About the birth of the cubs in captivity