Insulo San Nicolas
San Nicolas Island | ||
---|---|---|
Elaera foto de San Nicolas | ||
insulo • armea spaco | ||
Akvejo | Pacifika oceano | |
Insularo | Kanalinsuloj | |
Geografia situo | 33° 15′ N, 119° 31′ U (mapo)33.245277777778-119.50888888889276Koordinatoj: 33° 15′ N, 119° 31′ U (mapo) | |
| ||
Longo | 14,7 km | |
Larĝo | 5,53 km | |
Areo | 58,93 km² | |
Plej alta loko | Jackson Hill 276 m[1] | |
Loĝantaro | ≥ 300 (militistaro) 5,1 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | „Nick Town“ | |
Mapo de San Nicolas kun situo de la Navy-institucioj | ||
Insulo San Nicolas [nikolAs] estas la plej malproksima insulo el la Kanalinsuloj de Kalifornio. Ĝi estas parto de la Kantono Ventura. Tiu insulo kun 58.93 km² de areo estas nune kontrolata de la usona mararmeo kiu uzas ĝin kiel armiltestejo kaj trejnejo, nome kiel bazo Naval Outlying Field San Nicolas Island. Tiu neloĝata insulo estas difinita de la Usona Buroo de la Censo kiel Block Group 9, censonumero 36.04 de la Kantono Ventura.[2] La indiĝenoj de la tribo Nicoleño loĝis en la insulo ĝis 1835. Laŭ la usona censo de 2000, la insulo restis oficiale neloĝata, kvankam la censo ĉirkaŭkalkulas, ke almenaŭ 200 militistoj kaj civiluloj loĝas foje en la insulo. La insulo havas malgrandan flughavenon kaj kelkajn konstruaĵojn, inklude telemetriajn ricevilantenojn.[3]
La plej alta punkto estas Jackson Hill kun 276 m[1].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- la kazon de solulino kiu loĝis sola en la insulo dum 18 jaroj, nome Juana Maria.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Jackson Hill - Peakbagger.com (angle). Alirita 4-an de aprilo 2020 .
- ↑ Block Group 9, Census Tract 36.04, Ventura County[rompita ligilo] United States Census Bureau
- ↑ http://www.beachcalifornia.com/sannic_island.html