Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Internacia Scienca Asocio Esperanta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Internacia Scienca Asocio Esperanta
esperanto-organizaĵo
Esperanto-eldonejo
faka Esperanto-asocio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1906 vd
Lingvoj

Esperantovd

Retejo Oficiala retejo
Jura formo volontula asocio
vdr

Internacia Scienca Asocio Esperanta (mallongigo: ISAE) fondiĝis en la jaro 1906 kaj estas la unua esperantlingva asocio, en kiu fakuloj el ĉiuj sciencaj kampoj, profesiaj aŭ amatoraj, kaj interesatoj pri sciencaj aferoj unuiĝis al mondvasta scienca asocio, uzanta la internacian lingvon Esperanto en scienco kaj teĥniko. Ĝi estas la plej malnova fakasocio en Esperantujo.

La laŭstatuta celo de ISAE estas la disvastigo de Esperanto en ĉiujn sciencajn kaj teĥnikajn sferojn, kaj samtempe la progresigo de la preteco ĉe la publiko por akceptado de Esperanto.

En 2015 dum UK en Lillo, la estraro anoncis ke ISAE reformos sian abonsistemon kaj malfermiĝos al esperanta movado kaj al ekstero. ISAE malfermis sian blogon Arkivigite je 2023-03-25 per la retarkivo Wayback Machine en 2015 kaj kelkajn monatojn poste, la membriĝo estis senpaga. En marto 2016 ISAE inaŭguris sian Fejsbukan profilon.

Ligilo inter la internacilingvaj fakuloj estas la asocia organo Scienca Revuo, daŭrigo de revuo fondita en 1904 sub la nomo Internacia Scienca Revuo. Ĝi aperas kvarfoje en la jaro kun originalaj artikoloj en Esperanto de aŭtoroj el pluraj landoj kaj kun sciigoj el plej diversaj kampoj de sciado.

Por la 60-jaraĝa jubileo de la Scienca Revuo (2006), Brazilo aperigis poŝtmarkojn dank’ al la iniciato de S-ro Pekim Tenorio VAZ, fidela verkisto de la revuo.[1]

Strukturo

[redakti | redakti fonton]

La estraro elektita por la periodo 2017–2020 estis[2]:

Ĉar en 2020 kaj en 2021 pro la nuligo de la UK 2020 kaj UK 2021 sekve de registaraj malpermesoj baze de la kronvirusa pandemio ne povis okazi regulaj elektoj, kaj ne certas ĉu la statuso de ISAE entute antaŭvidas tian esceptan situacion, povas esti ke eventuale la estraro de 2017 escepte validas dum duobla oficperiodo, ĝis somero 2023.

En la jaro 2017, la estraro revivigis la sekciojn "Astronomio" kaj "Kemio" nomuminte Loic Rossi respondeculon de la sekcio Astronomio kaj Frank van Hertrooij respondeculon de la sekcio kemio. Plie, Loic Rossi mastrumis sian propran blogon kaj esperantan sciencan kanalon[3] dum Frank van Hertrooij mastrumas sian propran sciencan blogon, Scivolemo.

La unua statuto por ISAE post la Dua Mondmilito estis akceptita en 1948 kaj publikigita en Scienca Revuo en 1949[4]. Poste, tiu statuto estis reviziita tri foje en 1955[5], 1958[6] kaj 1978[7]. En 1978, la tiama estraro antaŭvidis ke la nova statuto validos ĝis 1985[7]. Laŭ la tiama estraro, estis la necesa tempo por modernigi ĝin.

La Sekcioj de ISAE

[redakti | redakti fonton]

Estis 6 sekcioj:

  • Filologia sekcio
  • Ekologia sekcio
  • Geologia sekcio: Ĝi eldonis 11 volumojn de Geologio Internacia (GI). La unua volumo aperis en 1968, la dua en 1972, la tria en 1976 kaj la kvara en 1980[8].
  • Ĥemia sekcio
  • Matematika sekcio
  • Geografia Sekcio: Iama vicprezidanto estis Pr-o David Lvoviĉ Armand (1905–1976).[9]
  • Terminologia Sekcio: Rudolf HAFERKORN (naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1896, mortis en 1988[10]) gvidis tiun sekcion de 1957 ĝis 1970 kaj estis la plej enflu-hava Esperanto-terminaristo pri siaj fakoj dum ĉ. 20 jaroj.

ISAE kaj la esperanta movado

[redakti | redakti fonton]

ISAE estis la unua aliĝinta asocio de UEA en 1957[11][12]. En 1957 ekzistis la sekcio Terminologio mastrumata de R. Haferkorn. Tiu sekcio estis tiam financata de la germanaj membroj kaj kunlaboris kun l'akademio de Esperanto por prepari la Plena Ilustrita Vortaro (ĝi zorgis pri la teknika parto)[11].

La ĉefa revuo de ISAE estas Scienca Revuo, sed ekde 1926 ISAE eldonis Bultenon de ISAE. La unua redaktisto de tiu bulteno estis Maurice Rollet de l'Isle.

Nomo de la asocio

[redakti | redakti fonton]

En 2014, la estraro de ISAE anoncis en Scienca Revuo ke la asocio estis oficiale registrita en Nederlando.[13] Estas la unua fojo de ĝia historio ke ISAE havas juran ekziston. Oni trovas la informon ĉe la retejo de Kamer van Koophandel. La oficiala nomo, registrita tiuokaze estas Internacia Scienca Asocio Esperantista. Tamen, sub la prezidanteco de d-ro José-Antonio Vergara oni foje ekuzis la jenan nomon neoficialan: Internacia Scienca Asocio Esperanta. Tial tiu nomo estas trovebla en la jarlibro de UEA 2016. D-ro José Antonio Vergara disvolvis sian idearon pri la estonteco de la asocio en artikolo en Scienca Revuo en 2006[14].

Listo de estraroj

[redakti | redakti fonton]

Multjara prezidanto de ISAE estis Rüdiger SACHS. Ekde 2012 la prezidanto estas José Antonio Vergara (Ĉilio).

Unu el la fruaj vicprezidantoj de ISAE estis la brita fizikisto kaj nobelpremiito Joseph John Thomson[15]. D-ro Carl. Støp-Bowitz tenas la plej longdaŭran prezidantecon. Post la Dua Mondmilito, li estas la sola persono, kiu estis prezidanto dum du apartaj periodoj (1946–1949 kaj 1981–1996). Entute li estis prezidanto de la asocio dum 19 jaroj.

[Dua Mondmilito]

Publikigaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Konsilaro por la farado de sciencaj kaj teknikaj yortoj. 1911.
Citaĵo
 La Scienca kaj Teknika Komisio de la Internacia Scienca Asocio Esperantista faras sub tiu nomo raporton per sia direktoro, S-ro Rollet de l'Isle. Kiel la nomo montras, tiu ĉi raporto celas doni konsilojn, pliĝuste ol starigi regulojn, por tiuj, kiuj okupas sin pri vortofarado en sciencaj kaj teknikaj fakoj. Tamen ne sole por tiuj ĝi estas aparte leginda, sed ankaŭ por ĉiu, kiu sentas ĝeneralan intereson pri la disvolviĝo de la diversfakaj energioj de Esperantistoj ; kaj egale por ĉiu homo, ĉu Esperantisto aŭ ne, kiu amas sisteman kaj lertan traktadon de malfacila demando. Estus neeble resumi en malmulte da vortoj la tutan raporton, ĉar ĝi estas tiel dense pakita per pensobjektoj, ke oni apenaŭ povus montri la enhavon, ne donante la tutan tekston. En multaj lokoj oni sentas, ke la intenco de la verkinto estus pli facile kaptebla, se li estus pli malavara kun klarigaj ekzemploj. Tamen oni leviĝas post la tralegado kun kontentiga impreso, ke niaj scienculoj almenaŭ ne celas nek tendencas malbonigi nian komunan lingvon per strangaĵoj, kiuj ne agordiĝus kun ĝi. lli ne proponas produktvortojn dufutajn per blinda aplikado de recepto kaj pesilo; tute ne, ĉar ili gvidas sin, kiel ordinaraj homoj, per la diktoj de la komuna saĝeco. Persone, mi trovas kelkajn detalojn, kiujn mi forte malaprobas, sed ili estas kvazaŭ gutoj en sitelo da bona akvo. 
— A.E.W. La Brita Esperantisto - Numero 080, Aŭgusto (1911)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. “Poŝtmarko omaĝe al la Scienca Revuo„ (2011) en Scienca Revuo vol. 62, n-ro 224.
  2. [ “ISAE elektis sian novan estraron„ – artikolo el aktuale.scienca-revuo.info publikigita la 19-an de decembro 2016. Arkivita el la originalo je 2016-12-21. Alirita 2016-12-20. “ISAE elektis sian novan estraron„ – artikolo el aktuale.scienca-revuo.info publikigita la 19-an de decembro 2016]
  3. https://www.youtube.com/channel/UCSE4dWlC9CWL4TEdqnaAEww
  4. Statuto por Internacia Scienca Asocio Esperantista akceptita la 6-an de aŭgusto 1948. Scienca Revuo vol. 1, n-ro 4 (1949)
  5. Statuto por Internacia Scienca Asocio Esperantista. Scienca Revuo vol. 8, n-ro 30 (1956)
  6. Statuto por Internacia Scienca Asocio Esperantista. Scienca Revuo vol. 10, n-ro 38-39 (1959)
  7. 7,0 7,1 Statuto de Internacia Scienca Asocio Esperantista. Scienca Revuo vol. 29, n-ro 129 (1978)
  8. Libropremioj al la SR-abonantoj. Josef Kavka. Scienca Revuo. vol. 30, nr-o. 134 (1979)
  9. David Lvoviĉ Armand (1905–1976). Lev Vladimiroviĉ Medvedev. Scienca Revuo. vol. 28, nr-o. 126 (1977)
  10. Mortojaro laŭ Wera Blanke, Pri terminologia laboro en Esperanto, New York: Mondial 2013, p. 79, pn. 141.
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 11,5 11,6 11,7 “Estrara raporto pri 1957„ (1959) en Scienca revuo vol. 10, n-ro 38-39.
  12. Sed homoj kun homoj. universalaj kongresoj de Esperanto 1905-2005. Ziko Marcus Sikosek.UEA, Rotterdam 2005. p.108
  13. Francesco Maurelli (2014): “ISAE oficiale registriĝis kiel organizo„ en Scienca Revuo vol. 64, n-ro 231.
  14. La ŝanĝiĝanta interrilato scienco-socio: koncernoj por ISAE en la 21-a jarcento.José Antonio Vergara.Scienca Revuo vol. 57, n-ro 206 (2006)
  15. Laŭ informo sur Trivia Arkivigite je 2008-09-05 per la retarkivo Wayback Machine
  16. Salutas d-ro Vergara, ISAE-prezidanto ekde 2011-07-26. José-Antonio Vergara. Scienca Revuo vol. 62, n-ro 227 (2011)
  17. Forpasis merita sciencisto kaj esperantisto. José Antonio Vergara. Scienca Revuo vol. 64, n-ro 230 (2013)
  18. 18,0 18,1 Carl Støp-Bowitz. Wera Blanke. Scienca Revuo vol. 48, n-ro 170 (1997)
  19. 19,0 19,1 19,2 19,3 19,4 19,5 19,6 Saluto al la legantoj de SR Scienca Revuo kaj memoroj de ISAE. Carl Støp-Bowitz. Scienca Revuo. vol. 30, nr-o. 133 (1979)
  20. Raporto pri agado de ISAE en la periodo 1978–1980.Josef Kavka. Scienca Revuo vol. 30, n-ro 133 (1979)
  21. Bozidar Popovic: 70. Josef Kavka. Scienca Revuo vol. 34, n-roj 144–145 (1983)
  22. 75 jaroj de la prezidanto de ISAE (Yrjö Väisälä). Božidar Popović. Scienca Revuo vol. 16, n-ro 62 (1965)
  23. Yrjö Väisälä (1891–1971). L. Oterma. Scienca Revuo vol. 22, n-ro 91-92 (1971)
  24. Estrara raporto pri 1959. Scienca Revuo vol. 12, n-ro 45–46 (1961)
  25. Estrara raporto pri 1954. Scienca Revuo vol. 7, n-ro 28 (1955)
  26. Estrara raporto pri 1958. Scienca Revuo. vol. 11, nr-o. 43 (1959)
  27. ISAE-informoj. Sven Alexandersson. Scienca Revuo vol. 2, n-ro 7 (1950)
  28. 28,0 28,1 28,2 28,3 28,4 28,5 28,6 28,7 Bulteno de ISAE. Januaro 1926. N°1
  29. 29,0 29,1 29,2 29,3 29,4 Jubilea kunveno de ISAE. I Lapenna. Scienca Revuo vol. 8, n-ro 31 (1957)
  30. Bulteno de ISAE, Majo 1939.
  31. 31,0 31,1 31,2 31,3 31,4 31,5 Pri ISAE kaj Internacia Scienca Revuo Kopioj. Scienca Revuo. vol. 45, nr-o. 165 (1994)
  32. 32,0 32,1 Kiam estiĝis ISAE? Wera Blanke. Scienca Revuo vol. 57, n-ro 206 (2006)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]