Hautacuperche
Hautacuperche | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1449 en La Gomera | |
Morto | 30-an de novembro 1487 (38-jaraĝa) | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Hautacuperche (naskiĝis en la guanĉa loĝloko Mulagua en la oriento de la insulo La Gomera ĉirkaŭ la jaro 1465, mortis en San Sebastián de La Gomera fine de la jaro 1488) estis juna militisto de la guanĉoj, la indiĝenaj loĝantoj de la Kanariaj Insuloj.
En 1488 li gvide de la guanĉa reĝo Hupalupa partoprenis la ribelon de la gomeranoj, la guanĉaj loĝantoj de la insulo kontraŭ la perforte okupanta soldataro de la Reĝlando Kastilio. La armean okupon gvidis la despota armeestro kaj nobela reganto Hernán Peraza, kiu en tiu ribelo de la guanĉoj en novembro 1488 estis mortigita fare de Hautacuperche. Post tiu morto la gomeraj ribeluloj por mallonga tempo rekonkeris la insulon kaj sieĝis la vidvinon de Peraza kaj ŝian kastilian gvardion en la "grafa turo" centre de la konkerista loĝloko San Sebastián de La Gomera en la insula oriento. Hautacuperche estis antaŭvidita posteulo de Hupalupa kiel guanĉa reĝo, sed mem estis mortigita en unu de la sekvaj bataloj fine de la jaro 1488. Fine la ribelo malsukcesis, kaj en la sekvaj jaroj granda parto de la guanĉoj estis mortigitaj respektive iom poste malliberigite kiel sklavoj transportitaj al la novaj hispanaj kolonioj en Centra Amerioj, tiel ke la guanĉa etno estis praktike ekstermita.
Honorigo
[redakti | redakti fonton]En la municipo de Valle Gran Rey en la okcidento de la insulo La Gomera, mem nomata "valo de la granda reĝo" laŭ la guanĉa reĝo Hupalupa, en 2007 en centra loko borde de la Atlantika Oceano estis starigita bronza statuo honore al la se erige una escultura en su honor.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- J. de Abreu y Galindo, Historia de la conquista de las siete islas de Canarias [hispane: "historio de la konkero de la sep insuloj kanariaj"], en A. Cioranescu (eld.), Goya ediciones, Tenerifo, 1977 ISBN 84-400-3645-0
- J. Bethencourt Alfonso, Historia del Pueblo Guanche II [same hispane: "historio de la popolo guanĉa", dua parto], Lemus editor, La Laguna, Tenerifo, 1997.
- M. Mora Morales: Iballa, Editorial Globo, Santa Cruz de Tenerife, Tenerifo, 1986.