Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Kulverto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtona kulverto

Kulverto estas subvoja kondukilo aŭ eta ponteto, kun spano suba je 1,50 m, difinita por lasi trapason al akvo daŭra aŭ okaza, sed ordinare ne pura. (NPIV)

Kulverto ankaŭ povas esti konstruita se akvovojo transiras akvovojon. Principe, la fundo de la akvovojo estas interrompita en kanalo, kontraste al ponto aŭ akvedukto.