Kubozoo
Aspekto
Kubozooj | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĥironekso sp.
| ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Ordoj
| ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
Kubozooj (klaso Cubozoa) estas knidulaj senvertebruloj, distingitaj per siaj kubformaj meduzfazoj. Iaj kubozooj produktas ekstreme potencan venenon, interalie Chironex fleckeri, Carukia barnesi kaj Malo kingi. La pikoj de tiuj kaj kelkaj aliaj specioj en tiu klaso estas ekstreme dolorigaj kaj povas esti pereigaj al homoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Oni rekonis almenaŭ 51 speciojn de kubozooj konatajn je 2018.[1] Tiujn oni grupigis en du ordojn kaj ok familiojn.[2] Poste oni priskribis iujn novajn speciojn, kaj aliaj nepriskribitaj specioj verŝajne restas.[3][4][5]
Klaso Cubozoa
- Ordo Karibdeido
- Familio Karukidoj
- Familio Karibdeidoj
- Familio Tamojidoj
- Familio Tripedalidoj
- Ordo Ĥirodropido
- Familio Ĥirodropidoj
- Familio Ĥiropsalmidoj
- Familio Ĥiropselidoj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ World Register of Marine Species - Cubozoa marinespecies.org (angla). Alirita la 11-an de marto 2019.
- ↑ (2009) Bastian Bentlage, Paulyn Cartwright, Angel Yanagihara, Cheryl Lewis, Gemma Richards kaj Allen Collins, “Evolution of box jellyfish (Cnidaria: Cubozoa), a group of highly toxic invertebrates” (“La evoluo de kubozooj: toksega senvertebrularo”), Proceedings of the Royal Society: Biological Sciences. Alirita la 11-an de marto 2019.
- ↑ (2009) Bastian Bentlage kaj Cheryl Lewis, “Clarifying the identity of the Japanese Habu-kurage, Chironex yamaguchii, sp nov (Cnidaria: Cubozoa: Chirodropida)” (“La klarigo de la identeco de la japana Habu-kurage”), Zootaxa, tomo 2030, paĝoj 59–65.
- ↑ (2009) Lisa-Ann Gershwin kaj Mark Gibbons, “Carybdea branchi, sp. nov., a new box jellyfish (Cnidaria: Cubozoa) from South Africa (“Nova kubozoo el Sudafriko”), Zootaxa, tomo 2088, paĝoj 41–50.
- ↑ (2006) Lisa-Ann Gershwin kaj Philip Alderslade, “Chiropsella bart n. sp., a new box jellyfish (Cnidaria: Cubozoa: Chirodropida) from the Northern Territory, Australia”, (“Nova kubozoo el la Norda Teritorio, Aŭstralio”), The Beagle, Records of the Museums and Art Galleries of the Northern Territory, tomo 22, paĝoj 15–21. Arĥivdato: la 27-an de septembro 2009.