Krajono
Krajono estas skribilo konsistanta el grafita ingoto tenita ene de tubeto el ligno. Estas ankaŭ kolorkrajonoj faritaj el aliaj materialoj. Oni ĉiam povas forviŝi krajonajn skribitaĵojn aŭ desegnitaĵojn pere de skrapogumo, tio estas laŭokaze samtempe la ĉefa avantaĝo, aŭ la ĉefa malavantaĝo de krajono kompare al aliaj skribiloj.
Laŭ Francisko Azorín Krajono estas Desegnilo konsistanta el koloriga cilindreto en ligna cilindro aŭ prismo, foje en speciala ujo. Malforta minerao kapabla kolorigi paperon per streko.[1] Li indikas etimologion el la franca craie (kreto). Kaj li aldonas la tipojn nigra, ruĝa, blua, litografa, paŝtela, karbokrajono, krajonakrigilo kaj plumbokrajono, kaj terminon krajonaĵo por "desegno farita per krajono".[2]
Historio
[redakti | redakti fonton]La hodiaŭa historio komenciĝas en 1564, kiam oni trovis uran grafiton en Borrowdale, Anglio. Tion uzis la ŝafistoj por marki la ŝafojn.
Unuafoje memoris pri krajonsimila ilo la svisa naturesploristo Conrad Gesner, kiu skribis en 1565 pri skribilo konsistanta el grafito prenita en ligno ujo. Oni rigardis tiutempe la grafiton speco de plumbo, Gesner estis la unua, kiu priskribis ĝin kiel mineralon.
La moderna krajono datiĝas de ĉ. 1790 kiam Conté en Francio kaj Hardtmuth en Germanio komencis produkti krajonojn pere de miksaĵo el grafito kaj argilo. Antaŭe ili estis faritaj el plumbo. (Ankaŭ uzatas de la artistoj bastonetoj de karbonigita evonimoligno.)
Kodigo
[redakti | redakti fonton]Simboloj informas pri la "moleco" (aŭ "graseco") aŭ malmoleco (aŭ "malgraseco") de la krajono. Ne nur pri simpla moleco aŭ malmoleco temas, la molaj krajonoj eligas pli larĝajn kaj pli nigrajn strekojn, la malmolaj pli malfacile skribas pli mallarĝajn kaj pli brile nigrajn, aspektantajn grizece, strekojn.
La moleco-malmoleco dependas de proporcio de argilo, temperatura traktado.
Oni produktas ekde 1874 la t.n. inkokrajonon, kiu kontraŭstaras al la humideco.
Eŭropa sistemo
[redakti | redakti fonton]9H 8H ege malmola 7H ege malmola 6H tre malmola 5H tre malmola 4H malmola 3H malmola 2H sufiĉe malmola H sufiĉe malmola F HB la ordinara scpeco, meza B sufiĉe mola 2B sufiĉe mola 3B mola 4B mola 5B tre mola 6B tre mola 7B ege mola 8B ege mola 9B
Usona kodigo
[redakti | redakti fonton]Usona kodigo uzas numeron.
Usono Eŭropo #1 = B #2 = HB (plej komuna) #2 1/2 = F (ankaŭ uzata 2 4/8, 2.5, 2 5/10, pro patento) #3 = H #4 = 2H
Japana kodigo
[redakti | redakti fonton]Japana kodigo estas laŭ Japana Industria Normo (JISS6006). Tamen ekde 1998 krajonoproduktantoj ne uzas JIS-markon kvankam ili produktas laŭ JIS. La kodigo diferencas al eŭropa kodigo.
9H 8H 7H 6H 5H 4H 3H 2H H F HB B 2B 3B 4B 5B 6B
Plua legaĵo
[redakti | redakti fonton]Gabriela Hrochová, Kolekti krajonojn, Monato, 9-a de majo 2017.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 118.
- ↑ Azorín, samloke.