Klingona lingvo
Klingona | |
La skribo | |
fikcilingvo • konstruita lingvo • apriora lingvo | |
---|---|
Parolata en | Ne konata |
Parolantoj | Dekduo |
Skribo | latina alfabeto |
Kreinto | James Doohan kaj Marc Okrand |
Dato | 1984 |
Oficiala statuso | |
Reguligita de | Klingonlingva Instituto, Marc Okrand |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | tlh |
ISO 639-3 | tlh |
Glottolog | klin1234 |
Angla nomo | Klingon |
Franca nomo | klingon |
La klingona lingvo (klingone tlhIngan Hol) estas fikcia lingvo kreita de Marc Okrand por la kin-industria kompanio Paramount. Ĝin parolas la klingonoj, eksterteruloj aperantaj en la filma kaj televida serio Star Trek. Por doni al la lingvo aliplanedan etoson, Okrand ekzemple donis al ĝi la vortordon “Objekto Verbo Subjekto” (OVS).
Ekzistas Klingonlingva Instituto por varti kaj evoluigi la lingvon kaj ĝian kulturon.
Krom lernolibroj kaj vortaroj ekzistas almenaŭ tri klingonigitaj libroj: Hamleto, Eposo pri Gilgameŝ (klingone: ghIlghameS), Multa bruo pri nenio.
La ne-fikcia parolantaro de la klingona lingvo konsistas ĉefe el entuziasmaj ŝatantoj de Star Trek, kiuj uzas siajn sciojn dum kunvenoj de Trek-ŝatantoj.
Paramount posedas la aŭtorrajton de la oficiala vortaro kaj de la aliaj kanonaj priskriboj de la lingvo. Iuj kontestas la validecon de la aŭtorrajto pro unu decido de la Supera Kortumo de Usono, en t.n. proceso Feist v. Rural, kiu temis pri aŭtorrajto de telefonlibro.
Kiel oni faras en aliaj lingvoj, oni rajtas referenci tiun konstruitan lingvo kiel lingvo de admirantoj (angle: Fan language), kiuj kutime estas ŝategantoj de sciencfikcia kulta filmo, kiel Stelaj militoj.
Fonologio
[redakti | redakti fonton]Konsonantoj
[redakti | redakti fonton]Labialo | Dentalo aŭ Alveolaro | Retrofleksa | Postalveolaro aŭ Palatalo |
Velaro | Uvularo | Glotalo | |||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Centra | Laterala | ||||||||
Plozivo | senvoĉe | p pʰ | t tʰ | q qʰ | ' ʔ | ||||
voĉe | b b | D ɖ | |||||||
Afrikato | senvoĉe | tlh tɬ | ch tʃ | Q qχ | |||||
voĉe | j dʒ | ||||||||
Frikativo | senvoĉe | S ʂ | H x | ||||||
voĉe | v v | gh ɣ | |||||||
Nazalo | m m | n n | ng ŋ | ||||||
Verberanto | r r (ɹ) |
||||||||
Aproksimanto | w w | l l | y j |
Vokaloj
[redakti | redakti fonton]- <a> ɑ vasta malantaŭa nerondigita vokalo (per la angla spa)
- <e> ɛ mezvasta antaŭa nerondigita vokalo (per la angla bed)
- <I> ɪ preskaŭ malvasta preskaŭ antaŭa nerondigita vokalo (per la angla bit)
- <o> o mezmalvasta malantaŭa rondigita vokalo (per la franca eau)
- <u> u malvasta rondigita vokalo (per la hispana tu)
Specimeno
[redakti | redakti fonton]Nia Patro (Transskribita):
- vavma' QI'tu'Daq, quvjaj ponglIj:
- ghoSjaj wo'lIj, qaSjaj Dochmey DaneHbogh
- tera'Daq QI'tu'Daq je.
- DaHjaj maHvaD DaHjaj Soj yInobneS,
- 'ej yemmeymaj tIbIjneSQo'
- maHvaD yembogh nuvpu' DIbIjbe'moH.
- ghotlhu'moHneSQo', 'ach mIghghachvo' ghotoDneS.
- reH SoHvaD wo', HoS je, batlh je.
La unua linio ("vavma' QI'tu'Daq, quvjaj ponglIj") en la klingona skribsistemo, ("pIqaD"):
Notoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Na'via lingvo, alia fikcia lingvo kreita de lingvisto por filmo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La Klingonlingva Instituto Arkivigite je 2002-04-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Patro Nia kaj Anĝela Saluto al Maria Arkivigite je 2005-03-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Stille Nacht (Paca nokt')
- dokumentoj pri la klingona en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo (arkivigite)