Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Kingsley Coman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kingsley Coman
Persona informo
Naskonomo Kingsley Junior Coman
Naskiĝo 13-an de junio 1996 (1996-06-13) (28-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kingsley Coman - prononco franclingva laŭ sistemo IFA kiŋslɛ kɔmɑ̃ - estas franca futbalisto. Li naskiĝis la  13-an de junio 1996(nun 1996-06-13) en Parizo, do nun estas 28-jara. Ido de la franca klubo Paris Saint-Germain, li ekde 2014 membris en la unua vira teamo de la itala klubo Juventus Torino kaj ekde 2015 membras en la germana klubo Bayern München.

Same ekde la jaro 2015 li estas membro de la franca nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe li jam ekde 2011 membris en la naciaj teamoj de sub-16- ĝis sub-21-jaruloj. Kadre de ĝi li interalie kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 kaj pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2020, prokrastita ĝis somero 2021 en pluraj eŭropaj urboj. Same li inter ankaŭ kunkonkuris en la Futbala Mondpokalo 2022 en Kataro kaj en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio, kie la franca teamo duonfinale malvenkis kontraŭ la hispana teamo kaj akiris la trian lokon. En ĉiuj tiuj ĉampionadoj li rekoneblis per la ĉemiza numero "20".