Kimra korguno
Welsh Corgi (/ŭelŝ kɔːrɡi/) aŭ Welsh Corgy, en Esperanto Kimra korguno[1] estas la plej malgranda hundo-raso el la paŝtohundoj aŭ ŝafhundoj[2] kiu devenas ĉu el la kimra graflando Pembroke ĉu el la graflando Ceredigion, graflandoj kiuj limas unu al la alia. Ĝi tradicie laboris kun bovoj, ne ŝafoj, kaj mordetis la krurojn de bovino por peli ŝin antaŭen. Tiel ĝi karakteriziĝas per mallongaj kruroj por ke ĝi evitu piedbaton de mordata bovino. Sendepende de ilia devena graflando kaj ties dependa tipo (pembroke aŭ cardigan) ili ambaŭ estas paŝtohundoj al kiuj oni en Britio referencas kiel "heelers" (kalkanoj), por indiki ke ili volas mordi ĉe la kalkanoj de la pli grandaj bestoj[2] por tiel plumovigi ilin[3].
Etimologio
[redakti | redakti fonton]Welsh Corgi, foje konata nur kiel korgi (kimra por "nana hundo"). La termino corgi signifas aŭ cur-hundo aŭ nana hundo (kimra : cor = nano, gi = moligo (lenitivo) de la kimra vorto ci, hundo), ne celis esti insulto pro la grandeco de la hundo, sed prefere kiel pure priskriba termino[4].
Du tipoj de la raso
[redakti | redakti fonton]Estas rekonataj du disaj tipoj de la raso : la Welsh Corgi Pembroke (Kimra Korguno Pembroke) kaj la Welsh Corgi Cardigan (Kimra Korguno Ceredigion), depende de la nomo de la graflando (angla : county) de kie ili devenas.
Kvankam ambaŭ la tipo pembroke, la pli populara raso de la du, kaj la tipo Cardigan aperis sur la listo de la (angle) minacataj indiĝenaj rasoj de la plej granda brita hundeja klubo, oni en la jaro 2016 forstrekis la tipon pembroke de tiu listo. Estas pluraj fizikaj diferencoj inter la du tipoj laŭ la rasaj normoj : la Cardigan estas ĝenerale pli granda, ambaŭ laŭ pezo kaj laŭ grandeco. Tradicie, la vostoj estis malsamformoj, sed antaŭe fortranĉo estis uzita. Rilate al ilia sano, laŭ enketo el la jaro 2004, ili ambaŭ havis similan vivdaŭron, kvankam renaj, okulaj aŭ uretaj problemoj estas pli probablaj kun la tipo Pembroke ol kun la tipo Cardigan. Welsh Corgi havas fortan asocion kun Reĝino Elizabeth II, kiu persone posedis pli ol 30 hundojn, ĉu de la raso Pembroke aŭ Melhundo, hibrida hundo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Historie, la variaĵo pembroke estis atribuita al la enfluo de hundoj de flandraj teksistoj de ĉirkaŭ la 10-a jarcento[5], dum la tipo Cardigan estas atribuita al la hundoj alportitaj de la Normanoj[5]. Hundoj de simila dimensio ekzistas en la nordo de Skandinavio, svede nomataj västgötaspets[6], mallongkruraj paŝtistohundoj. Pluaj teorioj pri la deveno de la pembroke variaĵo sugestas ke tiu eble devenis de paŝtistaj rasoj el centra Eŭropo de la areo ĉirkaŭ moderna Germanio. Depende de la periodo kiam ĉi tiuj hundoj estis importitaj en Kimrio, ili povis esti aŭ la Deutsche Bracken aŭ la raso melhundo (germane Dachshund aŭ Dackel)[4].
Welsh Corgis historie estis uzitaj kiel paŝtistohundoj, specife por brutaro, ne nur ŝafoj[2] kvankam iuj estas hibridaj kun la kimra ŝafhundo. Ambaŭ Pembrokeshire kaj Ceredigion estas historie agrikulturaj areoj de Kimrio[3]. La kombinaĵo de la malgranda alteco kaj denaska facilmoveco de la kimraj korgunoj permesus al ili eviti la hufojn de brutaro[3].
Fotogalerio
[redakti | redakti fonton]-
Cardigan Welsh Corgi, kromnomo en la angla estas Bangaway.
-
Pembroke Welsh Corgi.
-
La vosto de la speco Welh Corgi Pembroke estas ofte malalta kaj ĝiaj oreloj estas pli malgrandaj.
-
La oreloj de la speco Cardigan (maldekstre), estas iom pli grandaj ol de la speco Pembroke (dekstre)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Noto: Pro la etimologie konsista corgwyn (kɔːrɡuːn) prefere en Esperanto oni uzo la terminon korguno.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Noto : Pli bona nomo eble estas "kimra paŝtohundo", ĉar tradicie ĝi laboris ne nur kun ŝafoj sed precipe kun alia bredaro kiel bovinoj.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 (angla) Boorer, Wendy (1975). Dogs, p. 17-18, Londono, Octopus Books, ISBN 978-0-70640-436-4.
- ↑ 4,0 4,1 (angla) Beauchamp, Richard (1999). Welsh Corgis: Pembroke and Cardigan. Hauppauge (Nov-Jorkio): Eldonejo Baron's, p. 7, ISBN 978-0-76410-557-9.
- ↑ 5,0 5,1 (angla) McGreevy, Paul (1999). Dogs. San-Francisko: Weldon Owen. P. 300-301, ISBN 978-1-87513-763-3.
- ↑ (angla) Bennett Woolf, Norman. "Welsh Corgis: Small Dogs With Big Dog Hearts"