Fervojisto
Fervojisto estas laboristo aŭ oficisto kiu laboras ĉe fervojo, kiu estas transportsistemo, funkcianta laŭ relo/rado-principo kun sekureciga sistemo pro atingebla granda kineta energio.
- Por pasaĝeroj ofte videblaj estas: la deĵorantoj ĉe biletgiĉetoj, konduktoroj, trajnestroj, lokomotivestroj (trakciilkondukistoj), trajntrafikestroj (en stacio), manovristoj.
- Por pasaĝeroj malofte videblaj estas: trakgardistoj, riparistoj, stabanoj en fervojaj entreprenoj.
Esperanto-movado inter fervojistoj
[redakti | redakti fonton]Inter fervojistoj tradicie ekzistis aktiva Esperanto-movado. Ĝi estis unue organizita ek de 1909 en la Internacia Asocio de la Esperantistoj-Fervojistoj (IAEF) kaj de post la 2-a mondmilito en la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF).
István Gulyás en sia artikolo Pri la faka agado de la fervojistaj esperantistoj[1]; la agado por kaj per Esperanto fare de fervojistoj ekis jam en Hungario en 1898. Poste ĉefe profitante UK-ojn (kaj ekde la 5a en Barcelono) fervojistoj de diversaj landoj ekkunlaboris unue por "Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj" (IAEF), el 1948 por "Internacia Fervojista Esperanto-Federacio" (IFEF). En 1949 okazis kongreso en Aarhus, Danio, kaj ekde tiam ĉiujare diverslande. Oni deklaras 700 membrojn de 19 landoj. Grava celo dum la tuta historio estas la kompilado kaj redaktado de teknikaj terminaroj pri fervojoj ĉu dulingvaj, plurlingvaj ktp. En 1989 la "Fervoja Terminaro en Esperanto" listigis kaj klarigis 10 000 nociojn. En 1995 aperis "RailLexic" en dek unu lingvoj (poste dek kvar) kiel datumbanko en CD-ROM. Fine de la jarcento oni koncentris al la terminologiaj principoj de ISO. Fakaj tekstoj aperis en la gazetoj "Fervoja Esperantisto" (jam en 1910), "La Fervojisto", "Bulteno" kaj finfine "Internacia Fervojisto". Dum kongresoj oni organizis fakaj ekskursojn, inter kiuj menciindas en Ŝanhajo (2006) por viziti la magnetvojon kaj veturi per tiu (431 km/h), en Parizo (2007) por viziti la rapidtrajnon TGV, kiu atingis rekordon de 574 km/h ktp. La kontribuo finiĝas per listo de esperantaj fervoj-terminaroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ István Gulyás, Pri la faka agado de la fervojistaj esperantistoj, en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 619-626.