Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Falfolia planto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Falfolia planto

Falfoliadecidua [1] planto estas tia arbo, arbustostaŭdo, kiuj faligas siajn foliojn en parto de la jaro. Tio okazas vintre en la kontinenta klimato kaj la arkta klimato. En aliaj areoj, folifalado okazas pro ŝanĝiĝo (malpliiĝo) de la precipitaĵa kvanto.

Male al la falfoliaj plantoj, ekzistas ĉiamverdaj plantoj, ĉe kiuj la verda foliaro ekzistas en la tuta jaro. Inter la du randaj kategorioj, ekzistas la duonfalfoliaj plantoj, ĉe kiuj la malnovaj foliaj defalas post komenciĝo de la nova vegeta periodo. Same ekzistas la duonĉiamverdaj plantoj, kiuj defaligas plimulton de siaj folioj, sed restas iom da folioj dum la vintra aŭ seka periodo. Sur kelkaj junaj arboj (ekz. usona marĉa kverko), la sekiĝintaj folioj restas dumvintre, verŝajne por defendo kontraŭ damaĝantoj.

Fiziologio

[redakti | redakti fonton]

Dum alveno de pli seka aŭ malvarma periodo, la produktado de klorofilpigmentoj reduktiĝas kaj la aliaj koloraĵoj en la folio videbliĝas: aperas aŭtunaj koloroj de la folioj. Al tiuj koloraĵoj apartenas karotinoidoj, kiuj donas flavan, brunan, oranĝan koloron. La antocianpigmentoj donas ruĝan aŭ lilan koloron, sed tiuj ne ĉiam ekzistas en la folioj, ofte aperas nur malfrusomere en tiuj lokoj, kie ekzistas samtempe la mallongiĝantaj tagoj kaj malvarmaj noktoj.

Dum kresko de la folio, evoluas abscisa zono ĉe la folibazo (inter la pedunklo kaj la tigo), en kiu troviĝas la abscisa tavolo, kiun formas ĉeltavoloj kapablaj disiĝi. La ĉeloj de la abscisa tavolo sentemaj je la planta kreskiga hormono, je la aŭksino, kiu produktiĝas en la folio kaj aliaj partoj de la planto. Dum la aŭksina proporcio estas konstanta inter kvantoj produktata en folio kaj alfluanta el aliaj partoj de la planto, la ĉeloj de la abscisa tavolo kunrestas. Aŭtune (pro malvarmiĝo) aŭ alia streso (sekiĝo, damaĝo), vundiĝo, maljuniĝo, la alfluo de aŭksino el la folio malpliiĝas , kio kaŭzas plilongiĝon de la ĉeloj en la abscisa tavolo. Tiel ŝiriĝas la ligo inter la ĉeltavoloj kaj la folio deŝiriĝas, defalas. Samtempe la plilongiĝintaj ĉeloj formas izolan, protektan tavolon por malhelpi la perdon de fluido.

Kelkaj plantoj eltiras mineralojn, nitrogenon, karbon el la folio antaŭ la defalo kaj rezervas tiujn en la radikoj aŭ ŝeloj kaj reuzas ilin printempo por novaj folioj, floroj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Plena Vortaro (1909) p. 64 [decidua (bot.)= falema, kaduka]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]