Evritanio
Evritanio | ||||
---|---|---|---|---|
Regiono | ||||
provinco de Grekio [+] | ||||
Lando | Grekio | |||
Ĉefurbo | Karpenisi | |||
- koordinatoj | 39° 0′ 0″ N, 21° 40′ 0″ O (mapo)3921.666666666667Koordinatoj: 39° 0′ 0″ N, 21° 40′ 0″ O (mapo) | |||
Akvokolektejo | 1 868 km² (186 800 ha) [+] | |||
Areo | 1 868 km² (186 800 ha) [+] | |||
Poŝtkodo | 36x xx [+] | |||
|
||||
Evritanio | ||||
Vikimedia Komunejo: Evrytania [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
Evritanio (greke Ευρυτανία respektive Νομός Ευρυτανίας - Nomos Evritanias) ĝis administra reformo efektivigita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomiĝas Νομός, do "nomos"), en la centro de la kontinenta parto de Grekio. La provinco kovras areon de 1 869 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 32 000 loĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la urbo Karpenisi. La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Meza Grekio.
La provincan pejzaĝon geografie dominas pluraj montaroj. Ebenaĵoj malmultas; nur la riveraj valoj provizas malmultan spacon por agrikulturo kaj pli vastaj loĝlokoj. La teritorio ne bordas la Mediteraneon; la plej proksima marbordo estus tiu de la Ambraka Golfo de la Ionia Maro en ĉ. 30 kilometroj okcidente. Iuj montoj de la suda Pindos-montaro en la nordo kaj nordokcidento de la provinco altas pli ol 2000 metrojn.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficialaj paĝoj de la provinco Arkivigite je 2009-11-24 per la retarkivo Wayback Machine
-
pinto de la monto Timfristos apud Karpenisi
-
ŝtona ponto Manolis (de 1659) super la rivero Agrafiotis, nur videbla dum malalta akvonivelo de la akvorezervujo Kremasta
-
Bildo de strato en la vilaĝo Megalo Ĥorio
-
strato tra la montaro apud Karpenisi
38° 57′ norde, 21° 45′ oriente Mapo