El Piñero
El Piñero | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49715 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 225 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 21′ N, 5° 35′ U (mapo)41.3541471-5.5873633Koordinatoj: 41° 21′ N, 5° 35′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 744 m [+] | ||
Areo | 19,71 km² (1 971 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo El Piñero [+] | |||
El Piñero [elpiNJEro] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Vino en la sudo de la provinco. El Piñero estas tradukebla etimologie al La Pinaro.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 19,71 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 222 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas nur 23 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas norde kun Gema kaj Sanzoles, sude kun Fuentespreadas kaj San Miguel de la Ribera, oriente kun Venialbo kaj okcidente kun Jambrina.
La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo).