Edgar Frank Codd
Edgar Frank Codd | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Edgar Frank Codd | |||||
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1923 en Isle of Portland | ||||
Morto | 18-an de aprilo 2003 (79-jaraĝa) en Aventura | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Korinfarkto vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Usono vd | ||||
Alma mater | Exeter College Universitato de Miĉigano Poole Grammar School (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | komputosciencisto matematikisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Komputiko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | John Henry Holland vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | ĉela aŭtomato de Codd ❦ A relational model of data for large shared data banks vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Edgar Frank CODD, nomata ankaŭ Ted, naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1923 en Portland Insulo, Dorset kaj mortis la 18-an de aprilo 2003 en Williams Island, Florido. Li estis informadikisto kaj grave kontribuis al la evoluo de rilataj datenbankoj.
Studinte matematikon kaj kemion ĉe Exeter-Kolegio de Universitato de Oksfordo, Codd en 1948 elmigris al Novjorko kaj tie laboris por IBM kiel matematika programisto. En 1953 li ĉagreniĝis pri la politiko de Joseph McCarthy kaj transloĝiĝis al Otavo en Kanado.
Liaj esploroj kondukis al publikigo de fama artikolo "A Relational Model of Data for Large Shared Data Banks" (rilata modelo de datenoj por grandaj komunuzaj datenbankoj) en 1970. Je lia bedaŭro IBM ne interesiĝis pri la afero kaj lasis la ekspluatadon de la ideoj de Codd al aliaj, ekzemple firmao Oracle.
En 1981 Codd ricevis la Premion Turing.