E-SENCO
E-SENCO estas Kulturo-Socia Societo nome L. Zamenhof en Poznano, en okcidenta Pollando.
Agado
[redakti | redakti fonton]Kursoj kaj renkontiĝoj okazas ĉiuĵaŭde je la 18.00 en Fervojista Kulturo-Domo ĉe aleo Niepodległości 8a en urbocentro. Pri eventualaj ŝanĝoj vi legos ĉe kluba retpaĝo E-SENCO.
Ĝi kunlaboras kun Pola Esperanto-Junularo, kun la klubo Varsovia Vento, helpas organizi Artaj Konfrontoj En Esperanto - Arkones, kaj volonte ekkunlaboros pri aliaj projektoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Inter la jaroj 2003-2007 E-Senco funkciis kiel junulara klubo. Pri ĝia historio kaj agado vi legu sube. Dum la jaro 2007 oni decidis fondi Esperantistan asocion por festi jubileon de Esperanto kaj jubileon de la naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof. Fin-fine oni starigis Societon kiu heredis la nomon E-Senco.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Tobiasz Kaźmierski
- Pola Esperanto-Asocio
- Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto
- Silezia Esperanto-Asocio
- Krakova Societo ESPERANTO
- Bjalistoka Esperanto-Societo
- Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto