Dieter M. Weidenbach
Dieter M. Weidenbach | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de oktobro 1945 (79-jaraĝa) en Stendal |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio Germana Demokratia Respubliko |
Okupo | |
Okupo | grafikisto pentristo |
Dieter Morales WEIDENBACH (naskiĝinta en 1945 en Stendal) estas germana pentristo. Li laboras kaj loĝas en Vajmaro kaj en Berlino.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Weidenbach trapasis la abiturientan ekzamenon en Weißenfels en 1964. Inter 1964-66 li studis arthistorion kaj historion ĉe la Karl-Marx-Universitato de Lepsiko. Inter 1966-71 li estis studento de pentrado kaj grafikado ĉe la Altlernejo pri grafiko kaj libra arto en Lepsiko. Inter 1978-80 li iĝis disĉiplo de profesoro Willi Sitte en Halle (Saale), ĉe la Altlernejo Kastelo Giebichenstein.
En 1982 Weidenbach komisiitis docenti ĉe la Altlernejo pri industria formdonado en Halle. En 1985 li eksŝtatanigitis fare de la GDR-aŭtoritatuloj kaj malfermis en 1986 atelieron rekte ĉe la aliancana kontrolpunkto Checkpoint Charlie, en la Artistodomo Friedrichstraße (Okcidenta Berlino). Post la Turniĝo li revenis en Orientan Germanion, nome al Vajmaro en la Artistodomon Haußknechtstraße. Inter 2000-02 li docentis ĉe la Fakaltlernejo pri ĝarden- kaj pejzaĝodezajnado en Erfurto. En 2003 li gajnis la Wilhelm-Fraenger-stipendion en Potsdam.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Selbstbildnis als Student, 1965, lignogravuraĵo
- Die Versuchung des Malers Mathias Grunewald, 1975, oleo sur tolo
- Unterwegs, 1976, oleo sur dura fibroplato
- Radierfolge 10 Ritterliche Gesänge, 1977–1980
- Titanic, ein permanenter Untergang, 1998, triptiko, oleo sur tolo
- Mädchen mit Spiegel, 2000, oleo sur tolo
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Hallescher Kunstverein (Hrsg.): Dieter M. Weidenbach, Weimar, Malerei 1985–1995. Halle 1995.
- Ralf-Michael Seele (Hrsg.): Dieter Morales Weidenbach, Assoziationen, Fragmente, Irritationen, Malerei, Druckgrafik, Zeichnung 1976–1998. Meiningen 1998, ISBN 3-930675-16-1.
- Oda Beuschel (Hrsg.): Eine Malerfreundschaft 1962–1980: „… und verbirg Deinen Schmerz …“. Weißenfels 2005.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Dieter M. Weidenbach en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Retpaĝaro de la artisto