Dagmar Schütte
Aspekto
Dagmar Schütte | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 28-an de marto 1967 en Osnabrück, Germanio (pasigis sian infanecon en apuda Wallenhorst) |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Nacieco | germano |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | akademiulo esperantisto |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | GEJ |
Dagmar SCHÜTTE (naskiĝis la 28-an de marto 1967, do nun 57-jara) estas germana esperantistino. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, ŝi aktivis en Germana Esperanto-Junularo i.a. kiel estraranino pri renkontiĝoj, estraranino pri publikaj rilatoj kaj kiel prezidantino. Ŝi estis ĉeforganizantino de multaj Internaciaj Seminarioj kaj de la IJK 1996 en Güntersberge. Post tiu IJK, ŝi malpliigis sian aktivadon, sed de tempo al tempo plu vizitas esperantajn aranĝojn.
Ŝi studis komunikadan sciencon, lingvistikon kaj etnologion en Münster, kie ŝi doktoriĝis 1995. Ekde 2002, ŝi estas profesorino pri komunikada scienco ĉe la faka altlernejo Osnabrück en Lingen.[1]
Verkoj (libroj)
[redakti | redakti fonton]- Das schöne Fremde: anglo-amerikanische Einflüsse auf die Sprache der deutschen Zeitschriftenwerbung. Opladen (Westdt. Verl.). 1996
- (Kunaŭtoro de:) Szyszka, Peter; Schütte, Dagmar; Urbahn, Katharina. Public Relations in Deutschland: eine empirische Studie zum Berufsfeld Öffentlichkeitsarbeit. Konstanz (UVK-Verl.-Ges.). 2009
- DAX-Deutsch. Frankfurt/Main (Eichborn). 2010
- Mittelstands-PR in Deutschland. Konstanz (UVK-Verl.-Ges.). 2011
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Dagmar Schütte en retejo de la Faka Altlernejo Osnabrück
- artikolo "kultura diverseco en la kampuso Lingen" de junio 2010 en la gazeto Arkivigite je 2018-07-03 per la retarkivo Wayback Machine Neue Osnabrücker Zeitung
Antaŭe: | prezidanto de Germana Esperanto-Junularo | Poste: | |
---|---|---|---|
Thomas Pusch | decembro 1992 – decembro 1994 | Ulrich Görtz |