Dolní Údolí
Dolní Údolí | |
germane Nieder-Grund | |
domaro | |
Dolní Údolí
| |
Oficiala nomo: Dolní Údolí | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Jeseník |
Administra municipo | Zlaté Hory |
Historiaj regionoj | Silezio, Nazia Germanio |
Montaro | Zlatohora montetaro |
Domoj | 60 |
Situo | Dolní Údolí |
- alteco | 515 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 14′ 21″ N 17° 20′ 42″ O / 50.23917 °N, 17.34500 °O (mapo) |
Katastro | 6,48 km² (648 ha) Dolní Údolí |
Loĝantaro | 33 (2021) |
Denseco | 5,09 loĝ./km² |
Unua mencio | 1450 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 793 76 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Dolní Údolí | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Dolní Údolí (ĝis 1949 Dolní Grunt, germane Nieder-Grund, Niedergrund, Nieder Grund) estas domaro en Ĉeĥio, loka parto de urbo Zlaté Hory. Vivas ĉi tie 33 loĝantoj (2021). Ĝi situas 6 km sudokcidente de Zlaté Hory, en montetaro Zlatohora montetaro apud ties dislimiĝo kun montaro Hrubý Jeseník, sur meza fluo de rojo Olešnice.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dolní Údolí estas unuafoje menciata en la jaro 1450 kiel Dolní Olešnice (germane Nieder-Olsnitz), komence de la 16-a jarcento jam sub nomo Nieder Grund. Sed eblas, ke rilatas ĝin jam pli malnovaj mencioj al la jaroj 1337 kaj 1338. Minado de oro kaj fererco, dokumentita arkeologie en la ĉirkaŭaĵo jam en la 13-a jarcento, atestas pri frua estiĝo de la vilaĝo. Tio estis devene minista domaro de minista urbo Zlaté Hory. En 1673 ĉi tie estis konstruita forĝejo por malpli kvalita fero, efikis ĉi tie ankaŭ monstampejo kaj produktejo por produkti sulfatan acidon. En la 18-a jarcento ĉi tie funkciis bierfarejo.
Ĝis nuligo de patrimonia administrado en la jaro 1850 Dolní Údolí apartenis al senjorujo Cukmantl (Zlaté Hory), kiu estis en posedaĵo de vroclavaj episkopoj. Ekde la jaro 1949 la municipo estis kunigita kun Horní Údolí en unu municipon sub nomo Údolí. En la jaro 1960 Dolní Údolí estis kiel domaro alligita al Zlaté Hory.
En la jaro 1938 post munkena interkonsento la municipo estis alligita al Germanio kaj la 8-an de majo 1945 ĝi estis konkerita fare de Ruĝa Armeo. Ĝis la jaro 1945 la municipo estis pure germana. Post ellandigo de la devenaj germanaj loĝantoj post la jaro 1945 estis en Horní kaj Dolní Údolí ekloĝintaj vico da grekaj familioj, kiuj ekloĝis en Ĉeĥoslovakio sekve de intercivitana milito. Sed multaj el la novaj loĝantoj revenis Grekion post ŝanĝo de interrilatoj en la jaro 1975.
En la jaro 1953 ĉi tie kraŝis ĉasaviadilo de pola aerarmeo.
En la municipo estas konservita vico da precipe popolaj konstruaĵoj el la 19-a jarcento.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 534 |
1880 | 542 |
1890 | 572 |
1900 | 552 |
1910 | 508 |
1921 | 451 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 469 |
1950 | 214 |
1961 | 138 |
1970 | 132 |
1980 | 66 |
1991 | 26 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 19 |
2011 | 27 |
2021 | 33 |
En Dolní Údolí estas registritaj 60 adresoj: 53 daŭraj objektoj kaj 7 dumtempaj aŭ refreŝigejaj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 47 domoj, el tio 11 daŭre loĝataj.
|