Glageon
Glageon | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Komunumo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Hauts-de-France | ||||
Departemento | Nord | ||||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||||
Kantono | Trélon | ||||
INSEE kodo | 59261 [+] | ||||
Poŝtkodo | 59132 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 59261 | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Bernard Chauderlot 2008-2014 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 877 (1 999) | ||||
Loĝdenso | 159 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 50°03′25″N 4°04′32″O / 50.05694°N, 4.07556°O (mapo) Koordinatoj: 50°03′25″N 4°04′32″O / 50.05694°N, 4.07556°O (mapo) | ||||
Alto | 168 m - 244 m | ||||
Areo | 11,77 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
50° 03′ 25″ Nordo 4° 04′ 32″ Oriento / 50.0569444444 °N, 4.07555555556 °O (mapo) | |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Glageon [+] | |||||
| |||||
Glageon estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 1 877 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Glageon estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Fourmies. Ĝi situas en la norda parto de natura regiono nomita Thiérache, inter la landlimo de Belgio kaj la departemento Aisne.
La vilaĝo Glageon troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en alia natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Glageon etendiĝas sur 11,77 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Glageon malnovtempe famiĝis pro sia minejo de rozkolora marmoro, kiu ekzemple estis uzita por la kastelo de Versailles dum ties renovigo dum la Julia Monarkio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]En Glageon estas modesta preĝejo dediĉita al Sankta Marteno.
Lokaj famuloj
[redakti | redakti fonton]Benoît Duquesne, franca ĵurnalisto, travivis sian junaĝon en Glageon, de kiu lia patro estis urbestro dum multaj jaroj. Marcel Cuvelier, komediisto, naskiĝis en tiu vilaĝo.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Glageon apartenas al la kantono de Trélon, kies ĉefurbo estas Trélon. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo (1/2)
-
Preĝejo (2/2)
-
Mortmonumento
-
Memormonumento pri Emmanuel Brihaye
-
Emmaüs-konstruaĵo