Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Gideon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gideon
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Juĝistoj
Epistolo al la hebreoj
Informoj
Sekso vira
Nacieco Izraelidoj
Religio Moseismo
Loĝloko Kanaano
Okupo militestro • juĝisto
Patro Joash
Infanoj Abimelech • Jotham • Jether
vdr

Gideon (hebree גדעון - Ghide'on) estas persono en la juda Biblio, la Tanaĥo, pli precize unu el la juĝistoj priskribitaj en la libro de la juĝistoj ĉapitroj 6-8. Li estas konsiderita sanktulo ĉe la katolika eklezio kiu lin festas la 26-an de septembro.

Biblia rakonto

[redakti | redakti fonton]

Elektito de Dio

[redakti | redakti fonton]
Geideon, pentraĵo de Maarten van Heemskerck (ĉirkaŭ. 1550)

Gideon estas filo de Ioaŝ, devenas el neelstara familio de la tribo de Manase sed estas viro de granda konfido je Dio.

Post kvardeko da pacaj jaroj alportitaj de la venko de Debora kaj Barak kontraŭ la kanaanidoj, la izraelidoj denove foriris el la ordonoj de la Sinjoro kaj, pro dia puno, estas atakataj de Midjanidoj kaj Amalekidoj. Gideon estas elektita de Dio por savi sian popolon kaj ĝin malproksimigi de idolkulto. Kiel signon kaj konfirmon de tiu elekto, Gideon volas miraklon, kiu estiĝas per konsumado de la ofero de Gideon (kaprido kaj multaj panoj ne fermentintaj) per fajro ŝprucinta el roko (6, 11-21).

Obeante al la dia ordono, Gideon detruas, noktotempe, la altaron konstruitan en la urbo por honori la dion Baalo. Kiam la loĝantaro informiĝis pri tio okazigita de Gideon kaj prezentiĝis por ke Gideon estus transdonita al iliaj manoj, lia patro Ioaŝ oponas ke se Baalo estas dio li povas sin defendi tutsole (6, 25-32).

Gideon kuniras sekve la virojn de la triboj de Manase, Aŝer, Zabulon kaj Neftali por repuŝi la invadantojn midjanidojn kaj amalekidojn. Li propfetas denove signon al Dio: Dio, tial, konsentas surŝprucigi roson nur sur ŝaflana vualo dum la ĉirkaŭa tereno restas seka (6, 36-40).

Venko sur la invadantoj

[redakti | redakti fonton]

Dio ne volas ke la venko kiun estas donanta al la izraelidoj kontraŭ la invadanto estas malĝuste interpretita. Dio do ordonas al Gideon elekti nur tricent virojn inter la dudek miloj kiujn li estis kunigintaj (7, 2-7).

Dumnokte, Gideon enŝoviĝis en la kampon de Midjanidoj kaj kiam la tricent trumpetsone atake sin lanĉis, la Maidjanidoj ekpanikis kaj reciproke sin buĉis. La supervivintaj ekfuĝis (7, 2-16).

Post tiu venko izraelidoj invitas Gideon fariĝi ilia reĝo. Li rifuzis, respondante ke nur Dio estas ilia gvidanto (8, 22-23).

Tiamaniere la lando spertis la pacon dum la tuta vivo de Gideon..

Gideon estas konsiderata sanktulo de la katolika Eklezio. El la Roma martirologio de 26-a de septembro: “Memoro pri Gideon, de la tribo de Manase, kiu estis juĝisto en Izraelo kaj, ricevinte el la Sinjoro la signon de la roso descendanta sur la vualo, per la dia forto detruis la altaron de Baalo kaj liberigis la izraelidan popolon el la jugo de la malamikoj”.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]