Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Gerdi Verbeet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerdi Verbeet
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1951 (1951-04-18) (73-jaraĝa)
en Amsterdamo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Partij van de Arbeid Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gerardina Alida (Gerdi) VERBEET (naskiĝis la 18-an de aprilo 1951 en Amsterdamo ) estas nederlanda politikisto el la socialdemokrata Partio de la Laboro (PvdA). De 2006 ĝis 2012 ŝi estis Prezidanto de la Parlamento (Prezidantino de la Dua Ĉambro) [1].

Funkciante kiel la Prezidanto de la Dua Ĉambro de la Regna Delegitaro, t.e. la nederlanda parlamento, ŝi estis la Alta Protektanto de la UK 2008.

La patrino de Gerdi Verbeet jam aliĝis al la PvdA en 1946. Ŝi frekventis mezlernejon en Amsterdamo kaj poste laboris kiel instruisto. De 1994 ĝis 2001 ŝi estis konsilisto de socialdemokrataj politikistoj. Post la eksiĝo de partia kolego ŝi venis al la Dua Ĉambro la 11-an de decembro 2001. Ŝi perdis la sidlokon en la elekto de 2002, sed denove iĝis ĉambra membro la 26-an de julio per eksiĝo.

La 6-an de decembro 2006, ŝi estis neatendite elektita gvidanto de la Dua Ĉambro en sekreta elekto, kontraŭ la kristandemokrata Maria van der Hoeven kaj la dekstrula liberalulo Henk Kamp . Post la elekto de 2010, ŝi estis reelektita al tiu ĉi posteno la 22-an de junio. Ŝi ricevis 94 voĉojn (el 150 sidlokoj entute), dum ŝia kontraŭulo, Charlie Aptroot de la dekstrulaj liberaluloj, ricevis 54 voĉojn.

En la senatelektoj la 12-an de septembro 2012, Verbeet ne plu kandidatiĝis por la Dua Ĉambro de la Ĝeneralaj Ŝtatoj kaj eksiĝis de ĝi la 19-an de septembro 2012 kune kun 50 aliaj parlamentanoj. Ŝia posteulo estis Anouchka van Miltenburg de la VVD [2][3].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Gerdi Verbeet herkozen als kamervoorzitter, NU.nl, la 22an de junio 2010.
  2. Kamervoorzitter Verbeet verlaat Tweede Kamer, NU.nl, la 2a de majo 2012
  3. Kamervoorzitter Verbeet vertrekt, NOS, la 2a de majo 2012

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]