Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Geologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geologia tavoloj en Salta (Argentino).
Tektona deformado de la tavoloj de ordovicia kvarcito de la Nacia Parko Monfragüe, Cáceres (Hispanio).

Geologiogeoscienco (el la greka γῆ, gē, t.e. "tero" kaj -λoγία, -logia, t.e. "studo, prelego"[1][2]) estas la fako de tersciencoj kiu temas pri la solida ŝelo de la Tero, nome la rokoj el kiuj ĝi estas komponata, kaj la fenomenoj rilataj al ĝia konsisto kaj al la evoluo de ties komponaĵoj. Geologio povas ankaŭ referenci ĝenerale al la studo de la solidaj trajtoj de ajna ĉiela korpo (kiaj ĉe la geologioj de la Luno aŭ de Marso).

Geologio rigardas ene de la Terhistorio per havigo de unuaranga pruvaro pri platotektonikoj, la evolua historio de la vivo, kaj pasintaj klimatoj. Geologio estas grava fako por esplorado kaj ekspluatado de mineraloj kaj nafto, pritaksante la akvorimedojn, por la kompreno de naturaj katastrofoj, la solvo de primediaj problemoj, kaj por havigo de rigardoj en pasintaj klimataj ŝanĝoj. Geologio ankaŭ ludas gravan rolon en geoteknika inĝenierado kaj estas ĉefa akademia fako.

La nomon unuafoje uzis en 1657 Ulisse Aldrovandi. Fakte la studobjekto estas la materia konsisto kaj la evolua historio de nia planedo Tero, sed pro teknikaj malfacilaĵoj pristudi la plej profundajn tavolojn de la planedo, praktike tiu scienco devas koncentriĝi sur la dika roka ŝelo aŭ krusto, kiu estas nur kelkdekkilometra larĝa. Iloj povas ampleksiĝi el la simpla martelo ĝis la plej modernaj satelitoj aŭ komputikaj programoj.

Geologiaj materialoj

[redakti | redakti fonton]

La majoritato de geologia informaro devenas el esplorado pri la solidaj termaterialoj. Tiuj tipe dividiĝas en du kategorioj: nome rokoj kaj nefirmigita materialo.

Tiu skema diagramo de la rokociklo montras la rilataron inter magmo kaj sedimentaj, metamorfaj, kaj fajrdevenaj rokoj (magmorokaĵoj).


Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Rokaĵo kaj Cirkulado de la rokaĵoj.

Estas tri ĉefaj tipoj de roko: nome magmorokaĵo, sedimenta rokaĵo, kaj metamorfa rokaĵo. La cirkulado de la rokaĵoj estas grava koncepto en geologio kiu bildigas la rilatojn inter tiuj tri tipoj de rokaĵo, kaj magmo. Kiam rokaĵo kristaliĝas el fandita (magmo kaj/aŭ lafo), ĝi estas fajrdevena roko. Tiu rokaĵo povas esti veterŝanĝitaeroziita, kaj poste lasita kaj ŝtonigita en sedimenta rokaĵo, aŭ ŝanĝita en metamorfa rokaĵo pro la varmo kaj la premo kiu ŝanĝas la mineralan enhavon de la rokaĵo, kio havigas al ĝi karakteran formon. La sedimenta rokaĵo povas poste esti sekve ŝanĝita en metamorfa rokaĵo pro la varmo kaj premo kaj estas poste veterŝanĝita, eroziita, lasita, kaj ŝtonigita, laste iĝante sedimenta rokaĵo. Sedimenta rokaĵo ankaŭ estas re-eroziita kaj relasita, kaj metamorfa roko povas ankaŭ suferi aldonan metamorfismon. Ĉiuj tri tipoj de rokoj povas esti refanditaj; kiam tio okazas, nova magmo estas formata, el kiu magmoroko povas denove kristaliĝi.

La majoritato de la esplorado en geologio estas asociata kun la studado de rokoj, ĉar rokoj havigas la unuarangajn registrojn de la majoritato de la geologia historio de la Tero.

Nefirmigita materialo

[redakti | redakti fonton]

Geologoj studas ankaŭ neŝtonigitan materialon, kio tipe venas el pli ĵusaj kuŝejoj. Tiuj materialoj estas surfacaj kuŝejoj kiuj kuŝas sur la kerna roko.[3] Pro tio, la studado de tia materialo estas ofte konata kiel Kvaternara geologio, laŭ la ĵusa Kvaternaro. Tio inkludas la studadon de sedimentoj kaj grundoj, inklude studoj pri geomorfologio, sedimentologio, kaj paleoklimatologio.

Tuttera strukturo

[redakti | redakti fonton]

Platotektoniko

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Platotektoniko.
Ocean-kontinenta konverĝo rezultinta en subdukto kaj vulkanarkoj bildigas unu efikon de Platotektoniko.

En la 1960-aj jaroj, serio de malkovroj, la plej grava el kiuj estis etendo de la margrundo,[4][5] pruvis, ke la Tera litosfero, kiu inkludas la ŝelan kaj rigidan plej supran parton de la termantelo, estas separata en nombro de tektonaj platoj kiuj moviĝas tra la plaste disformiĝanta, solida, termantelo, kio estas nomata astenosfero. Estas forta kongruo inter la movado de platoj surface kaj la konvekto de la termantelo: oceanplata movado kaj mantelaj konvektaj fluoj ĉiam moviĝas en la sama direkto, ĉar la oceana litosfero estas la rigida supra termika limotavolo de la konvekta mantelo. Tiu kongruo inter rigidaj platoj moviĝantaj surface de la Tero kaj la konvekta termantelo estas nomata platotektoniko.

En tiu diagramo, subdukciaĵoj estas en blua koloro, kaj kontinentaj bordoj kaj kelkaj platolimoj estas en ruĝa. La bluaĵo de la tranĉita sekcio estas la tertreme imagita Faralona Plato, kiu estas subdukcia ĉe Nordameriko. La cetero de tiu plato en la surfaco de la Tero estas la Plato Juan de Fuca kaj la Plato Esploristo en la Nordokcidenta Usono / Sudokcidenta Kanado, kaj la Kokosa plato en la okcidenta marbordo de Meksiko.

La disvolviĝo de platotektoniko havigas fizikan bazon por multaj observoj pri la solida Tero. Longliniaj regionoj de geologiaj trajtoj povas esti klarigitaj kiel platolimoj.[6] Mezoceanaj dorsoj, nome altaj regionoj de la margrundo kie ekzistas hidrotermikaj fendoj kaj vulkanoj, estis klarigitaj kiel diverĝaj limoj, kie du platoj moviĝas aparte. Arkoj de vulkanoj kaj tertremoj estas klarigitaj kiel konverĝaj limoj, kie unu plato subdukcias sub alia. Transformaj limoj aŭ faŭltoj, kiaj ĉe la sistemo de la Faŭlto San Andreas, rezultis en ampleksaj povegaj tertremoj. Platotektoniko ankaŭ havigas mekanismon por la teorio de Alfred Wegener pri la kontinenta drivo,[7] laŭ kiu la kontinentoj moviĝas tra la surfaco de la Tero laŭlonge de geologia tempo. Ili havigas ankaŭ drivoforton por krusta disformiĝo, kaj novan grundon por la observado de struktura geologio. La povo de la teorio de platotektoniko kuŝas sur sia kapablo kombini ĉiujn el tiuj observoj en unusola teorio pri kiel la litosfero moviĝas super la konvekcia mantelo.

Terstrukturo

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Terstrukturo.
La tavolstrukturo de la Tero. (1) interna kerno; (2) ekstera kerno; (3) malsupra mantelo; (4) supra mantelo; (5) litosfero; (6) krusto (parto de la litosfero)
Tertavola strukturo. Tipaj ondovojoj el tertremoj kiaj tiuj donis al fruaj sismologoj rigardojn en la tavolstrukturo de la Tero.

Antaŭeniroj en tertremoscienco, komputoŝajnigo, kaj mineralogio kaj kristalografio je altaj temperaturoj kaj premoj havigas rigardojn en la interna kompono kaj strukturo de la Tero.

Sismologoj povas uzi la alvenajn tempojn de tertremaj ondoj por imagi la internon de la Tero. Fruaj antaŭeniroj en tiu kampo montris la ekziston de likva ekstera kerno (kie S-formaj ondoj ne povas propagiĝi) kaj de densa solida interna kerno. Tiuj antaŭeniroj kondukas al disvolviĝo de tavola modelo de la Tero, kun krusto kaj litosfero en la pinto, termantelo sube (separata ene de si mem pare de tertremaj diskontinuaĵoj je 410 kaj 660 kilometroj), kaj la ekstera kerno kaj la interna kerno sub tio. Pli ĵuse, sismologoj kapablis krei detalajn bildojn de ondorapidoj ene de la Tero en la sama maniero kiel doktoro imagas korpon pere de skanilo. Tiuj bildoj estis kondukintaj al multe pli detala rigardo al la interno de la Tero, kaj estis anstataŭintaj la tre simpligitan tavolmodelon per multe pli dinamisma modelo.

Mineralogoj estis kapablaj uzi la informojn pri premo kaj temperaturo el la pritertremaj kaj modelaj studoj kun la konaro de la elementa kompono de la Tero por reprodukti tiujn kondiĉojn en eksperimentaj serioj kaj mezurŝanĝoj en kristala strukturo. Tiuj studoj klarigas la kemiajn ŝanĝojn asociatajn kun la ĉefaj tertremaj diskontinuaĵoj en la termantelo kaj montras la kristalajn strukturojn espereblajn en la interna kerno de la Tero.

Parametroj

[redakti | redakti fonton]
Skema ilustraĵo de la parametroj, kiuj difinas la pozicion de „geologia etendaĵo“ en la spaco:
blua = horizonta ebenaĵo kiel kompasrozo, verda = etendaĵo vertikala al la horizonta ebeno laŭlonge de la nordsuda akso,
ruĝa = difinenda etendaĵo, z = strekolinio, Z = strekodirekto, σ = strekangulo, F = klindirekto (en la horizonta ebeno), φ = klinangulo.

Kliniteco aŭ kliniĝo estas en la geologio unu el la du parametroj, kiuj difinas la orientiĝon de certa geologia etendaĵo en la spaco. La alia parametro estas la strekiteco. Strekiteco aŭ strekiĝo nomiĝas en geologio la spaca orientiĝo de la laŭlonga akso de aperejo de ŝtonaĵokorpo, ekzemple de tavolo aŭ tavolaro de sedimentaj rokaĵoj, kiel estas ilustrita en geologia mapo. Krom tio ankaŭ la orientiĝo de la laŭlonga akso de morfologia plenformo, ekzemple de montoĉeno, nomiĝas tiel. La indiko de la strekodirekto servas krom tio al la preciza difino de la situo de geologiaj ebenoj en la spaco, ekz.de tavolfacoj kaj limigaj facoj de ŝtonaĵo- kaj mineraloplenigitaj fendegoj (inkluzive profitdonaj mineralaj krudmaterialoj kiel en mineraltavoloj resp. ercfendegoj) same kiel faŭltaj, fendegaj kaj ardeziĝaj facoj, foliiĝoj kaj limfacoj de zonoj de sama metamorfoza grado je kontaktmetamorfozo.

Prageologio

[redakti | redakti fonton]

La studo de la fizika materialo de la Tero datas reen almenaŭ de la Antikva Grekio kiam Teofrasto (372–287 a.n.e.) verkis la libron Peri Lithon (Pri ŝtonoj). Dum la periodo de Antikva Romo, Plinio la Maljuna verkis detale pri multaj mineraloj kaj metaloj tiam en praktika uzado – eĉ ĝuste notante la originon de sukceno.[8] Kelkaj modernaj fakuloj, kiel Fielding H. Garrison, subtenas opinion ke la origino de la scienco geologio povas esti markita en Persio post la fino de la Islama konkero.[9] Abu r-Rajhan al-Biruni (973–1048) estis unu el la plej fruaj persaj geologoj, kies verkoj inkludis la plej fruajn tekstojn pri geologio de Hindio, hipotezante, ke la Hindia subkontinento estis iam maro.[10]

Miniaturo de Aviceno aŭ arabe Ibn Sina.
Miniaturo de Aviceno aŭ arabe Ibn Sina, unu el la unuaj kiuj disvastigis fundamentajn konceptojn de la estonta scienco geologio.

Surbaze en la greka kaj hindia scienca literaturo kiu ne estis detruita pro la islamaj konkeroj, la persa fakulo Ibn Sina (Aviceno, 981–1037) proponis detalajn klarigojn por la formado de montoj, por la origino de tertremoj, kaj por aliaj temoj ŝlosilaj por la moderna geologio, kiuj havigis esencan fundamenton por la posta disvolvigo de la scienco.[11][12] En Ĉinio, la multfakulo Ŝen Kuo (1031–1095) formulis hipotezon por la procezo de terformado: bazite sur sia observado de fosiliaj animalkonkoj en geologia tavolo sur monto je centoj da mejloj el la oceano, li deduktis, ke la tero estas formita per erozio de montoj kaj per demeto de sedimentoj.[13]

En 14-a jarcento Alberto de Saksio estis la unua, kiu pripensis la "morfologian" formiĝon de tera surfaco kiel rezulto de kontraŭantaj fortoj: erozio kaj leviĝado de la kontinentoj.

Frua geologio

[redakti | redakti fonton]

En 16-a jarcento Georgo Bauer, konita latinnome kiel Georgius Agricola (1494-1555) verkis gravan kolektaĵon de ĉio sciata tiutempe pri minado, ercoj kaj mineraloj, ĉefe pro la multaj minejoj en Saksio; li ankaŭ iniciatis la terminon fosilio. (De re fossilium 1530).

En la 17-a jarcento grava fakulo estis Nikolao Steno (1638-1686), dano, kiu pioniris pri principo de stratigrafio (scienco pri geologiaj tavoloj) kaj kristalografio. Oni atribuas al li la leĝon de tavolsurmetado, la principon de origina horizontaleco kaj la principon de flanka kontinueco: nome tri difinaj principoj de stratigrafio.

La vorto "geologio" estis por la unua fojo uzita de Ulisse Aldrovandi en 1603,[14][15] poste de Jean-André Deluc en 1778[16] kaj enkondukita kiel fiksita termino fare de Horace-Bénédict de Saussure en 1779.[17][18] La vorto estas derivita el la greka γῆ, , signife "teron" kaj λόγος, logos, signife "diskurson".[19] Sed laŭ alia fonto, la vorto "geologio" devenas el norvego, nome Mikkel Pedersøn Escholt (1600–1699), kiu estis pastro kaj fakulo. Escholt por la unua fojo uzis la difinon en sia libro titolita, Geologia Norvegica (1657).[20][21]

Matura geologio

[redakti | redakti fonton]
James Hutton, foje konsiderata unua geologo.

James Hutton estas ofte rekonata kiel la unua geologo. En 1785 li prezentis referaĵon titolitan Teorio de la Tero al la Reĝa Societo de Edinburgo. En la referaĵo, li eksplikis sian teorion ke la Tero devas esti pli aĝa ol oni antaŭe supozis, por ke estu sufiĉe da tempo por la erozio de la montoj kaj por sedimento fariĝi novaj rokoj ĉe la subo de la maro, kiu poste leviĝis al seka tereno. La adeptoj de la ideo de Hutton nomiĝis plutonistoj ĉar ili kredis ke iuj rokoj formiĝis per vulkanado kiu estas la deponado de lafo el vulkanoj, kontraste kun Abraham Werner (1749-1817) kaj la neptunistoj, kiuj kredis ke ĉiuj rokoj (inkluzive de ekzemple granito kaj bazalto) sedimentis (surfundiĝis) en granda oceano kies nivelo grade malleviĝis dum tempo (fakte la vero estis parto de la du!).

William Smith (1769-1839) desegnis iujn el la unuaj geologiaj mapoj kaj enkondukis la proceson ordigi la rokstratumojn per ekzameni la fosiliojn enhavitajn. Fakte la unua geologia mapo de Usono estis farita en 1809 de William Maclure.[22] En 1807, Maclure komencis la mem-devigan taskon fari geologian esploron de Usono. Preskaŭ ĉiu ŝtato en Usono estis trairita kaj mapita de li, kaj la Montoj Aleganoj estis trapasataj kaj retrapasataj ĉirkaŭ 50 fojojn.[23] La rezulto de lia senhelpaj laboroj estis submetita al la Usona Filozofia Societo per memoraĵo titolita Observations on the Geology of the United States explanatory of a Geological Map, kaj publikigita en la Society's Transactions, kune kun la unua geologia mapo de la lando.[24] Tio antaŭis la geologian mapon de Anglio de William Smith je ses jaroj, kvankam ĝi estis farita uzante diferencan klasigon de rokoj.

Charles Lyell (1797-1875) eldonis la unuan eldonon de sia fama libro, Principoj de Geologio, en 1830[25] kaj daŭris eldoni novajn reviziojn ĝis sia morto en 1875. Tiu verko ege influis super la pensaro de Charles Darwin. Li sukcese propagandis la doktrinon de unuformismo (angle, uniformitarianism). Tiu ĉi teorio asertas ke malrapidaj geologiaj procezoj okazis tra la tuta historio de la tero, kaj ankoraŭ okazas nuntempe. Kontraste, katastrofismo estas la teorio ke la reliefaĵoj de la tero formiĝis dum unu sola katastrofa okazaĵo kaj restas senŝanĝitaj post tiam. Hutton kredis je unuformismo, sed la ideo ne estis vaste akceptita tiam. Multo de la geologio de la 19-a jarcento evoluis ĉirkaŭ la afero de la preciza aĝo de la Tero. Ĉirkaŭkalkuloj variis el kelkaj centoj da miloj al miloj da milionoj da jaroj.[26] Komence de la 20a jarcento, la radiometria datado permesis la ĉirkaŭkalkulon de la aĝo de la Tero je du mil milionoj da jaroj. La konscio pri tiu vasta kvanto de tempo malfermis la pordon al novaj teorioj pri la procezoj kiuj formis la planedon.

La teorion de kontinenta drivado proponis Alfred Wegener en 1912 kaj Arthur Holmes, sed ĝi ne estis vaste akceptita ĝis la 1960-aj jaroj kiam la teorio de platotektoniko evoluis. Kelkaj el la plej gravaj antaŭeniroj en la geologio de 20a jarcento estis ja la disvolvigo de la teorio de platotektoniko en la 1960-aj jaroj kaj la rafinado de la ĉirkaŭkalkuloj pri la aĝo de la Tero. La teorio de platotektoniko stariĝis el du apartaj geologiaj observoj: la etendo de la marfundo kaj la kontinenta drivo. Tiu teorio revoluciigis la Tersciencojn. Nune la Tero estas konata kiel proksimume 4.5 mil milionojn da jaroj aĝa.[27]

Modernaj organizoj

[redakti | redakti fonton]

La Internacia Unio de Geologiaj Sciencoj (angle International Union of Geological Sciences, akronime IUGS) estas internacia ne-registara organizaĵo kiu estas dediĉita al internacia kunlaboro en la kampo de geologio [28]. Ĝi estas unu el la plej grandaj neregistaraj esplororganizoj en la mondo. Aktuale en 2023, ĝi reprezentas pli ol unu miliono da geoscientistoj ĉirkaŭ la mondo [29].

La IUGS estis fondita en Parizo en marto 1961. Ĉiu geosciencisto povas iĝi membro per membreco en nacia geoscienca societo. Ĝi sponsoras kaj kunordigas la Internacian Geologian Kongreson, kiu okazas ĉiujn kvar jarojn. Por antaŭenigi rektan kunlaboron inter sciencistoj de malsamaj nacioj, la IUGS fondis la Internacian Geologian Korelacian Programon (IGCP) en 1972 (ekde 2003 Internacia Geoscienca Programo) [30]. Ekde 1972, 572 individuaj programoj ricevis financan subtenon.

Geologio kaj kulturo

[redakti | redakti fonton]
«Nous descendions une sorte de vis tournante.» Gravuraĵo de Édouard Riou por la origina eldono de 1864 de "Vojaĝo al la centro de la Tero" de Jules Verne.

Voyage au centre de la Terre ("Vojaĝo al la centro de la Tero") estas romano de scienc-fikcio, verkita en 1864 fare de Jules Verne. Li estis publikigita en origina eldono la 25an de Novembro 1864, poste laŭ alia eldono la 13an de majo 1867. La teksto de 1867 estas diferenca de tiu de 1864. Tiu enhavas fakte du pliajn ĉapitrojn (45 anstataŭ 43)[31]. Malkovrinta antikvan runan manuskripton, saĝulo, lia nevo kaj ilia gvidisto entreprenas longan vojaĝon al la centro de la Tero enirante en ĝin tra neaktiva vulkano islanda, nome Sneffels (tio estas la Snæfellsjökull). Ili suferas multajn danĝerojn dum la tuta veturado, nome soifo, antaŭdiluvaj bestoj, navigado ktp. Finfine danke al vulkana erupcio ili eliras al Italio ĉe Strombolo. Kiel ĝenerale ĉe Jules Verne, la romano estas lerta miksaĵo de scienca konaro, de kuraĝaj ekstersciaro kaj de aventuro. La enkonduko de la romano montras la tiaman ĝuon por nova scienco nome la kriptologio.[32]. La sekvo enĉenigas priskribon de Islando de la fino de la 19a jarcento, ampleksan enkondukon al du aliaj florantaj sciencoj, nome la paleontologio kaj la geologio (oni notos la diverĝojn inter la tiamaj interpretoj kaj tiuj de nuntempo).

Pri sama temo en 1974 Rick Wakeman eldonis albumon Journey to the Centre of the Earth. Ĝi rakontas la historion de Profesoro Lidinbrook, lia nevo Axel, kaj ilia gvidisto Hans, kiuj sekvas trapasejon al la Tercentro origine malkovrita de Arne Saknussemm, nome elkemiisto de Islando. Wakeman ludis kun la London Symphony Orchestra, la English Chamber Choir, kaj grupo de elektitaj muzikistoj, kiuj poste estos la kompono de English Rock Ensemble. La aktoro David Hemmings estas kiu rakontas la historion. La trapasejo estas en la vulkano Snæfellsjökull kie ili pasas lafo-galerion al du vojoj. Lidinbrook elektas la orientan tunelon, sed post tri tagoj ili venas al sakostrato. Ili revenas suferante pro akvomanko, post kio Hans aŭdas fluantan akvon malantaŭ rokmuro; kiam ili traboras ĝin, aperas rojo de bolanta akvo. La triopo provizore separiĝas, kaj izolita Axel panikas, ploras kaj kuras laŭ tunelo blinde. La grundo rompiĝas kaj li subite trafas Lidinbrook kaj Hans en arbaro de gigantaj fungoj apud klifoj kaj maro. Tie ili navigas per flosilo, vidas batalon inter du antaŭdiluvaj bestoj, suferas ŝtormon, tertremon kaj finfine vulkano forpelas ilin per erupcio en la monto Etna, Sicilio, Italio.

Institucioj

[redakti | redakti fonton]

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. geology. Online Etymology Dictionary.
  2. γῆ ĉe Liddell, Henry George; Scott, Robert; A Greek–English Lexicon at the Perseus Project
  3. New Hampshire Geological Survey, Geologic maps, section Surficial Geologic Maps. Arkivita el la originalo je 2016-02-16. Alirita 2016-02-08 .
  4. Hess, H. H. (1a de novembro 1962) "History Of Ocean Basins", pp. 599–620 in Petrologic studies: a volume in honor of A. F. Buddington. A. E. J. Engel, Harold L. James, kaj B. F. Leonard (eld.) [New York?]: Geological Society of America.
  5. Kious, Jacquelyne. (February 1996) “Developing the Theory”, This Dynamic Earth: The Story of Plate Tectonics, Kiger, Martha, Russel, Jane, Reston, Virginia, USA: United States Geological Survey. ISBN 0-16-048220-8.
  6. Kious, Jacquelyne. (Februaro 1996) “Understanding Plate Motions”, This Dynamic Earth: The Story of Plate Tectonics, Kiger, Martha, Russel, Jane, Reston, Virginia, USA: United States Geological Survey. ISBN 0-16-048220-8.
  7. Wegener, A.. (1999) Origin of continents and oceans. Courier Corporation. ISBN 0-486-61708-4.
  8. Plinio la Maljuna, Naturalis historia, 33–37.
  9. "The Saracens themselves were the originators not only of algebra, chemistry, and geology, but of many of the so-called improvements or refinements of civilization, such as street lamps, window-panes, fireworks, stringed instruments, cultivated fruits, perfumes, spices, etc." (Fielding H. Garrison, An introduction to the history of medicine, W.B. Saunders, 1921, p. 116)
  10. Asimov, M.S.; Bosworth, Clifford Edmund (eds.). The Age of Achievement: A.D. 750 to the End of the Fifteenth Century : The Achievements. History of civilizations of Central Asia. pp. 211–214. ISBN 978-92-3-102719-2.
  11. Toulmin, S. kaj Goodfield, J. (1965) The Ancestry of science: The Discovery of Time, Hutchinson & Co., London, p. 64
  12. Al-Rawi, Munin M. (Novembro 2002). The Contribution of Ibn Sina (Avicenna) to the development of Earth Sciences (PDF) (Report). Manchester, UK: Foundation for Science Technology and Civilisation. Publication 4039. Alirita la 3an de junio 2020.
  13. Needham, Joseph (1986). Science and Civilisation in China. Vol. 3. Taipei: Caves Books, Ltd. pp. 603–604. ISBN 978-0-521-31560-9.
  14. El lia testamento (Testamento d'Ullisse Aldrovandi) de 1603, kiu estis reproduktita en: Fantuzzi, Giovanni, Memorie della vita di Ulisse Aldrovandi, medico e filosofo bolognese … (Bologna, (Italy): Lelio dalla Volpe, 1774). El p. 81: " … & anco la Giologia, ovvero de Fossilibus; … " ( … kaj geologio, aŭ [la studo] de aĵoj elfositaj el la tero; … )
  15. Vai, Gian Battista; Cavazza, William (2003). Four centuries of the word geology: Ulisse Aldrovandi 1603 in Bologna. Minerva. ISBN 978-88-7381-056-8.
  16. Deluc, Jean André de, Lettres physiques et morales sur les montagnes et sur l'histoire de la terre et de l'homme. … [Fizikaj kaj moralaj leteroj pri montoj kaj pri la historio de la Tero kaj de la homo. … ], vol. 1 (Paris, France: V. Duchesne, 1779), pp. 4, 5, kaj 7. El p. 4: "Entrainé par les liaisons de cet objet avec la Géologie, j'entrepris dans un second voyage de les développer à SA MAJESTÉ; … " (Trenita de la konektoj inter tiu afero kaj geologio, mi entreprenis duan veturon por disvolvigi ilin por Ŝia Moŝto [vicgrafino, Charlotte de Mecklenburg-Strelitz, reĝino de Granda Britio kaj Irlando]; … ) El p. 5: "Je vis que je faisais un Traité, et non une equisse de Géologie." (mi vidis, ke mi faradas traktaĵon, kaj ne skizon pri geologio.) El la piednoto de p. 7: "Je répète ici, ce que j'avois dit dans ma première Préface, sur la substitution de mot Cosmologie à celui de Géologie, quoiqu'il ne s'agisse pas de l'Univers, mais seulement de la Terre: … " (Mi ripetas tie ĉi tion kion mi jam diris en mia unua prefaco pri la anstataŭo de la vorto "kosmologio" por tiu de "geologio", kvankam ne temas pri la universo, sed nur pri la Tero: … ) [Noto: pirata eldono de tiu libro estis publikigita en 1778.]
  17. Saussure, Horace-Bénédict de, Voyages dans les Alpes, … (Neuchatel, (Svisio): Samuel Fauche, 1779). El pp. i–ii: "La science qui rassemble les faits, qui seuls peuvent servir de base à la Théorie de la Terre ou à la Géologie, c'est la Géographie physique, ou la description de notre Globe; … " (La scienco kiu arigas la faktojn kiuj povas utili kiel la bazo de la teorio de la Tero aŭ "geologio", estas la fisika geografio, aŭ la priskribo de nia globo; … )
  18. Pri la disputo ĉu Deluc aŭ Saussure meritas prioritaton en la uzado de la termino "geologio":
  19. Winchester, Simon. (2001) The Map that Changed the World. HarperCollins Publishers. ISBN 978-0-06-093180-3.
  20. Escholt, Michel Pedersøn, Geologia Norvegica: det er, En kort undervisning om det vitt-begrebne jordskelff som her udi Norge skeedemesten ofuer alt Syndenfields den 24. aprilis udi nærværende aar 1657: sampt physiske, historiske oc theologiske fundament oc grundelige beretning om jordskellfs aarsager oc betydninger [Norvega geologio: tio estas, mallonga leciono pri la amplekse perceptita tertremo kiu okazis ĉi tie en Norvegio tra ĉiuj sudaj partoj [en] la 24a de aprilo en la nuna jaro 1657: kun fizikaj, historiaj kaj teologiaj bazoj kaj baza rakonto pri la kaŭzoj kaj signifoj de tertremoj] (Christiania (nune: Oslo), (Norvegio): Mickel Thomesøn, 1657). (en dana)
    • Represita en angla kiel: Escholt, Michel Pedersøn kun Daniel Collins, trad., Geologia Norvegica (London, England: S. Thomson, 1663).
  21. Kermit H., (2003) Niels Stensen, 1638–1686: the scientist who was beatified. Gracewing Publishing. p. 127.
  22. Maclure, William (1817). Observations on the Geology of the United States of America: With Some Remarks on the Effect Produced on the Nature and Fertility of Soils, by the Decomposition of the Different Classes of Rocks; and an Application to the Fertility of Every State in the Union, in Reference to the Accompanying Geological Map. Philadelphia: Abraham Small.
  23. Greene, J.C.; Burke, J.G. (1978). "The Science of Minerals in the Age of Jefferson". Transactions of the American Philosophical Society. New Series. 68 (4): 1–113 [39]. doi:10.2307/1006294. JSTOR 1006294.
  24. Maclure's 1809 Geological Map. davidrumsey.com Alirita la 4an de junio 2020.
  25. Lyell, Charles (1991). Principles of geology. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-49797-6.
  26. England, Philip; Molnar, Peter; Richter, Frank (2007). "John Perry's neglected critique of Kelvin's age for the Earth: A missed opportunity in geodynamics". GSA Today. 17: 4. doi:10.1130/GSAT01701A.1.
  27. Dalrymple, G. Brent (1994). The age of the earth. Stanford, CA: Stanford Univ. Press. ISBN 978-0-8047-2331-2.
  28. International Union of Geological Sciences, International Union of Geological Sciences, http://www.iugs.org, retrieved 6a de Junio 2012 
  29. Hunt, Katie, "Scientists say they’ve found a site that marks a new chapter in Earth’s history", CNN, 11a de Julio 2023.
  30. A Brief history of the IUGS, International Union of Geological Sciences, archived from the original on 2019-10-21, https://web.archive.org/web/20191021072356/http://iugs.org/index.php?page=history, retrieved 6a de Junio 2012 
  31. Piero Gondolo della Riva. Bibliographie analytique de toutes les œuvres de Jules Verne. Tome I. Société Jules-Verne. 1977.
  32. En 1843 ankaŭ Edgar Poe dediĉos sin al ĝi en la novelo La ora skarabo

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Toni P. Labhart: Geologie - Einführung in die Erdwissenschaften. Bern 1988, ISBN 3-444-50063-7.
  • Heinrich Bahlburg, Christoph Breitkreuz: Grundlagen der Geologie. 2. Auflage. Spektrum, Heidelberg 2003, ISBN 3-8274-1394-X
  • Frank Press, Raymond Siever: Allgemeine Geologie. 3. Auflage. Spektrum, Heidelberg 2003, ISBN 3-8274-0307-3 (Origina titolo: Understanding Earth. Freeman, New York)
  • Peter Faupl: Historische Geologie. 2. Auflage. (UTB 2149). Facultas, Wien 2003, ISBN 3-8252-2149-0
  • Steven M. Stanley: Historische Geologie. 2. Auflage. Spektrum, Heidelberg 2001, ISBN 3-8274-0569-6
  • Helmut Hölder: Kurze Geschichte der Geologie und Paläontologie. Springer, Berlin 1989, ISBN 3-540-50659-4
  • Alan Cutler: Die Muschel auf dem Berg. Knaus, München 2004, ISBN 3-8135-0188-4
  • Dierk Henningsen, Gerhard Katzung: Einführung in die Geologie Deutschlands. 6. Auflage. Spektrum, Heidelberg 2002, ISBN 3-8274-1360-5
  • Hans Murawski, Wilhelm Meyer: Geologisches Wörterbuch. Spektrum, Heidelberg 2004, ISBN 978-3-8274-1445-8
  • Richard C. Selley, L. Robin M. Cocks, Ian R. Plimer (Eld.): Encyclopedia of geology. Elsevier Academic Press, Amsterdam u. a. O. 2005, ISBN 0-12-636380-3.
  • Georgius Agricola: Vom Berg- und Hüttenwesen. dtv, München 1980, ISBN 3-423-06086-7 (Dünndruckausgabe).
  • Oldroyd, David (2004). «La "Teoría de la Tierra" de James Hutton (1788)» (PDF). En David Brusi. Enseñanza de las ciencias de la tierra: Revista de la Asociación Española para la Enseñanza de las Ciencias de la Tierra 12 (2): 114–116. ISSN 1132-9157.
  • Jean Dercourt, Jacques Paquet, Pierre Thomas kaj Cyril Langlois, Géologie : Objets, méthodes et modèles, Paris, Dunod, coll. «Sciences Sup», 2006, 12a eld. (1a eld. 1974), 193 mm × 265 mm, 544 p. (ISBN 978-2-10-049459-0, en reto)
  • Alain Foucault kaj Jean-François Raoult, Dictionnaire de géologie, Paris, Dunod, 2010, 7a eld. (1a eld. 1980), 388 p. (ISBN 978-2-10-054778-4)
  • L. Moret, Précis de géologie, 4a eld., Masson et Cie., Paris, 1962
  • Aubouin, Brousse et Lehman, Précis de géologie, Dunod, Paris, 1975.
  • J.Y Daniel et al., Sciences de la Terre et de l’univers, Vuibert, Paris, 1999.
  • Pierre Martin, Géologie appliquée au BTP, Eyrolles, Paris, 2010.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Geology en la angla Vikipedio.