Burgoj de Manderscheid
La burgoj de Manderscheid estas ruino de du mezepokaj burgoj. Ilia historio kaj situo unu al la alia respegulas la mezepokan intereskonflikton inter la princelektista lando de Treviro kaj la duklando Luksemburgo.
Ruino de la supra burgo
[redakti | redakti fonton]La supra burgo situas sur ebenigita montopinto. Kiel vi ankoraŭ povas vidi, triangulforman eksteran muron kaj kvinetaĝan burgturon. De la turo oni havas bonan rigardon al la malsupra burgo kaj al la urbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La nomo Manderscheid estas unuafoje menciita en atesto pri donaco de Oto la 2-a, kiu donacis la lokon al la arkiepiskopo kaj princelektisto de Treviro en la jaro 973. Eraro estas la ofte legebla aserto, ke temas pri la burgo. Ĝi estas menciita unuafoje nur dum la kverelo de grafo Henriko la Blindulo de Namuro-Luksemburgo kaj arkiepiskopo Albero de Treviro pri la Abatejo St. Maxemin de Treviro inter 1141 kaj 1146. La nobeloj de Manderscheid aperis unuafoje en la jaro 1142 en listo de atestantoj de donacio. La loko Obermanderscheid (supra Manderscheid) poste fariĝis treveria subdistrikta oficejo (kurtrierisches Amt), sed la oficejo ne troviĝis en la burgo sed en vinfarejo de la vilaĝo. En 1332 la princelektisto Baldueno de Treviro donis al la loko la rajton de urbo (Laŭ aliaj fontoj tio donis reĝo Ludoviko la Bavaro). La ĉi-lokaj posedaĵoj de la princelektistoj de Treviro kvazaŭ formas pontokapon en la ĉirkaŭanta luksemburga teritorio. En la jaro 1673 francaj trupo detruis la burgon, kiu tiam ankoraŭ estis Trevira posedaĵo.
Nuntempe
[redakti | redakti fonton]La ruino de la supra burgo estis 1921 tute stabiligita kaj konservita de la komunumo de Manderscheid, kies posedaĵo ĝi intertempe estis. Ekde tiam la vizitantoj povas libere aliri la ruinon.
La malsupra burgo situas sur roko en la valo de la rivero Lieser nur ŝtonjeton for de la supra burgo. Ĝi estas apartigita de la supra burgo far la rivereto, kiu ĝin ĉirkaŭas je tri flankoj. La situo en la valo iam havis la avantaĝon facile kontroli la trafikon kaj en kazo de konflikto bari la vojon.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1173 (laŭ aliaj fontoj en 1133) oni menciis la malsupran burgon en dokumento unuafoje. Ĝi estas la papatra sidejo de la gento de la sinjoroj de Manderscheid. Tiu gento estis fama kaj potenchava en mezepoko trans la regiono Ejfelo. La gento de la sinjoroj de Manderschei regas ĉi tie kiel voktoj de la abatejo de Eĥternaĥo, do ĝi estis luksemburga teritorio. La abatejo ricevis donace dum la jaroj grandajn teritoriojn de la distrikto Bedense (hodiaŭa nomo: Bitburg), inkluzive la vilaĝparton Niedermanderscheid (malsupra Manderscheid)
Gravuraĵo de la malsupra burgo (Niederburg) de Frans Hogenberg, 1576 Grava alkonstruo de la burgo kaj la fortikaĵo okazis sub Vilhelmo la 5-a. Vilhelmo la 5-a de Manderscheid, kiu plivastigis ĝin trans la vilaĝo Niedermanderscheid.
De 1346 ĝis 1348 okazis sieĝado de la burgo far trupoj de la princelektisto Baldueno de Treviro (Kurfürsten Balduin von Trier). Tiun sieĝado la burgo trasuferis nekonkerite. En 1457 Dietrich la 3-a von Manderscheid finfine ricevis la titolon de Regna Grafo (Reichsgraf). Dietrich havis 3 filojn. Post lia morto la gento de Manderscheid dividiĝis en tri linioj: linio Manderscheid-Kail (filo Vilhelmo), linio Manderscheid-Schleiden (filo Cuno) kaj Manderscheid-Blankenheim (filo Johano).
La malsupra burgo restis posedaĵo de la sinjoroj de Manderscheid-Blankenheim, kiu tamen ne loĝis en ĝi kaj lasis ĝin difektiĝi. Kiel lasta el la linio Manderscheid-Blankenheim regis grafino Augusta. En 1749 ŝi fuĝis antaŭ la alproksimiĝantaj francaj trupoj al la terposedaĵoj de sia edzo, la grafo de Sternberg al Bohemio. La burgo estis detruata de francaj trupoj.
Nuntempe
[redakti | redakti fonton]La ruino estas ekde 1899 posedaĵo de Eifelverein (Ejfel-asocio) kaj estas restaŭrata de tiu asocio malrapide, sed kontinue. Vi povas viziti la burgon, krom marde, kontraŭ modesta enirprezo, Ĉiujare okazas mezepoka festo la lastan semajnfinon en aŭgusto.