Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Bulle FR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri komunumo en Kantono Friburgo (mallongigo "FR"). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Bulle.
Bulle
Blazono de Bulle
Blazono de Bulle
Blazono de Bulle
Kastelo de Bulle
Kastelo de Bulle
Kastelo de Bulle
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Grejerco
Koordinatoj  46° 37′ 3″ N 7° 3′ 29″ O / 46.61750 °N, 7.05806 °O / 46.61750; 7.05806 (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 3″ N 7° 3′ 29″ O / 46.61750 °N, 7.05806 °O / 46.61750; 7.05806 (mapo)

Map

Areo 23,87 km²
Alteco 771 m super marnivelo
Poŝtkodo 1630
Komunumkodo 2125
Mapo de Bulle
Mapo de Bulle
Mapo de Bulle
vdr

Bulle estas komunumo kaj la ĉefurbo de la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 18947 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Bulle situas en la Friburga Mezlando, sudokcidente de la Lago de Grejerco ĉe la bordo de la rivero Trême. Bulle estas la dua plej granda urbo de Kantono Friburgo kaj la ekononmia centro de la suda kantonparto. La komunumo konsistas el la urbo Bulle kun diversaj industri- kaj loĝkvartaloj, kaj la vilaĝo La Tour-de-Trême.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 23,87 km², de kiuj 31,3% estas kovritaj de arbaro, 46,2% servas por agrikulturo kaj 21,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bulle limas en nordo al Riaz, en nordnordoriento al Echarlens, en nordoriento al Morlon, en oriento al Broc, en sudoriento al Grejerco, en sudo al Le Pâquier, en sudokcidento denove al Grejerco, kaj en okcidento al Vuadens.

Tra Bulle pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 kaj la svisa aŭtovojo A12, kiu disponas pri alveturejo sur la urba teritorio. La urbocentron ĉirkaŭas la rapidvojo H189. La stacidomo de Bulle, kiu en la jaro 1992 estis novkonstruita, estas la plej grava publika trafiknodo de la distrikto Grejerco. Tra ĝi pasas la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Laŭzano kaj krome aliaj regionaj trajnlinioj. De la stacidomo eliras diversaj regionaj buslinioj kaj la urbo disponas ankaŭ pri du lokaj enurbaj buslinioj.

La unua dokumenta mencio de Bulle datiĝas el la jaro 852 kiel Butulum. En la jaro 1395 grafo Rudolfo rekonis la merkaton de Bulle, kiu anstataŭis la merkanton de Grejerco. Inter la jaro 1231 kaj 1239 la laŭzana episkopo Bonifaz konstruis la defondomuron ĉirkaŭ Bulle, kiu sub la episkopa regado transformiĝis al urbo. En la jaro 1476 Bulle konkludis civitan kontrakton kun la urbo Friburgo. En la jaro 1537 el la protektantoj fariĝis regantoj, kaj Bulle fariĝis centro de friburga voktejo samnoma. En la 19-a jarcento Bulle estis la centro de la liberala opozicio kontraŭ la konservema registaro de Friburgo. En 1848 Bulle fariĝis la ĉefloko de la distrikto Grejerco. Kun efiko de la 1-a de januaro 2006 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo La Tour-de-Trême estis integrita al la komunumo Bulle. [3]

Esperanto en Bulle

[redakti | redakti fonton]

Svisa Esperanto-Societo (SES) havis en Bulle sian Ĝeneralan Kunvenon sabate la 3-an de junio 2023 okaze de kultura semajnfino. Okazis vizito al la Muzeo de Grejerco sabate kaj promenado al la urbeto Grejerco kun vizito de ties kastelo dimanĉe la 4-an de junio 2023. Prezento de tiuj du lokoj aperis en Esperanto kaj estis donitaj al la akceptejo-oficistoj okaze de la vizito. La kunveno kaj manĝoj okazis en la hotelo "Le Tonnelier".

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]