Bubierca
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bubierca (stacidomo). |
Bubierca | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Poŝtkodo | 50239 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 59 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 41° 19′ N, 1° 51′ U (mapo)41.3143237-1.8538247Koordinatoj: 41° 19′ N, 1° 51′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 647 m [+] | ||||
Areo | 29,542822 km² ( 295 4.2 822 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bubierca [+] | |||||
Bubierca [buBJERka] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Bubierca estas municipa teritorio en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas okcidente de Ateca.
La loĝloko Bubierca mem estas je 105 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 647 msm en la Iberia Sistemo, inter meandro de la rivero Jalón kaj la nacia ŝoseo N-IIa. Ĝuste apude norde estas Aŭtoŝoseo A-2. Kune kun fervojo estas kvar komunikvojoj orient-okcidenten. La suda bordo de la rivero Jalón havas la karakterajn trajtojn de la zono kun ravin-torentoj en iompostioma ascenso. La ravinoj gamas el ĝis pli ol 900 m norde ĝis preskaŭ sama altitudo sude (Cerro Santiago, 896 m).
Nordokcidente: Alhama de Aragón | Norde: Ateca | Nordoriente: Ateca |
Okcidente: Alhama de Aragón | Oriente: Ateca | |
Sudokcidente: Alhama de Aragón | Sude: Godojos | Sudoriente: Castejón de las Armas |
Historio
[redakti | redakti fonton]Ŝajne en romia epoko jam estis konata la areo ĉe ŝoseo, kaj Marcialo citis ĝin en la Epigramoj.
Bubierca estis menciita en Cantar de Mio Cid. Alfonso la 1-a definitive konkeris ĝin en 1122 post la konkero de Calatayud.
Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo okazis la Batalo de Bubierca inter pli multnombraj francoj kaj hispanoj, kiuj suferis ĉirkaŭ 200 mortojn.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Bubierca kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 64 loĝantoj. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.
Inter tipaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo sur monteto.