Breakfast at Tiffany's (filmo)
Breakfast at Tiffany's | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Breakfast at Tiffany's |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1961, 12 jan. 1962, 6 okt. 1961, 8 nov. 1961, 15 dec. 1961 |
Ĝenro | romantika komedio, komedia filmo, filmo bazita de literatura verko |
Kameraado | Franz Planer, Philip H. Lathrop |
Reĝisoro(j) | Blake Edwards |
Produktisto(j) | Richard Shepherd |
Scenaro | George Axelrod • Truman Capote |
Filmita en | Nov-Jorko |
Loko de rakonto | Nov-Jorko |
Muziko de | Henry Mancini |
Rolantoj | George Peppard • Audrey Hepburn • Patricia Neal • Buddy Ebsen • Martin Balsam • Mickey Rooney • Alan Reed • José Luis de Vilallonga • Elvia Allman • John McGiver • Orangey • Stanley Adams • Joan Staley • Fay McKenzie • Kip King • Frank Marth • Henry Beckman • Glen Vernon • Dick Crockett • Tom Curtis |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Originala Muziko por Dramo aŭ Komedio |
IMDb | |
Breakfast at Tiffany's (Matenmanĝo ĉe Tiffany) estas usona amafera komedia filmo de 1961 reĝisorita de Blake Edwards laŭ scenaro de George Axelrod bazita sur la samnoma novelo de 1958 de Truman Capote. En ĝi stelulas Audrey Hepburn, George Peppard, Patricia Neal, Buddy Ebsen, Martin Balsam, kaj Mickey Rooney. En la filmo, Holly Golightly (Hepburn), naiva, ekstercentra altklasulino renkontiĝas kun Paul Varjak (Peppard), luktema verkisto kiu translokiĝas al ŝia loĝejaro.
En 2012, la filmo estis konservata en la usona National Film Registry de la Kongresa Biblioteko de Usono.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Holly Golightly (Audrey Hepburn) estas ŝajne akompanantino (la filmo ne klaras tiukadre, disdiference de la libro) kaj aspirantino al aktorino montrante konduton iom ekstravaganca. Ekzemplo de tiu konduto estas ŝia kutimo matenmanĝi antaŭ la juvelvendejo Tiffany & Co. Paul Varjack (George Peppard) estas timida verkisto kiu estas eltenito de edziĝinta virino. Kiam ambaŭ iĝas najbaroj kaj interkonatiĝas, Paul enamiĝas de Holly. Sed tamen ŝi malakceptas lin kaj poste ŝi engaĝiĝas, pro lia mono, kun José Pereira (José Luis de Vilallonga), nome brazila politikisto milionulo. Finfine, post ŝia fianĉo rompas disde ŝi, Holly akceptas la amon de Paul.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Audrey Hepburn - Holly Golightly / Lula Mae Barnes
- George Peppard - Paul Varjak
- Patricia Neal - Srino. Emily Eustace "2E" Failenson
- Buddy Ebsen - Doc Golightly
- Martin Balsam - O. J. Berman
- Mickey Rooney - I.Y. Yunioshi
- Alan Reed - Sally Tomato
- José Luis de Vilallonga - José da Silva Pereira
- John McGiver - vendisto de Tiffany's
La filmo kaj la novelo
[redakti | redakti fonton]Pro la cenzuro funkcianta en la tiama komerca kino, la dusekseco de Holly en la novelo tute malaperis en la filmo. Ankaŭ ne oni faras referencojn al ŝia aborto, al ŝia klino al fumado de mariĥuano nek ke ŝi fakte estis prostitutino.