Blosio Palladio
Blosio Palladio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1449 en Collevecchio | ||||
Morto | 8-an de decembro 1550 (101-jaraĝa) en Romo | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | itala • Mezepoka latino vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto arkitekto katolika episkopo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biagio PALLAI (pseŭdonime: Blosio Palladio kaj Blosius Palladius; naskiĝinta en Collevecchio, mortinta la 8-an de decembro 1550 en Romo) estis itala poeto, arĥitekto kaj episkopo de Foligno.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Inter 1518 kaj 1519 Pallai estis sekretario de la papa nuncio kaj ĉefepiskpo Franciotto Orsini. En 1524 li publikigis latinlingvan poezian antologion Coryciana por honori la germanan mecenaton Johannes Goritz. Kunlaboranto por tio estis i.a. Petreius Aperbacchus. Krome li verkis en 1512 la versaĵon Suburbanum Augustini Chisii por festi rezidejon Agostino Chigi, bankisto el Sieno.
Amiko lia estis la arĥitekto kaj pentristo Baldassarre Peruzzi, kiu planis por li la enroman vilaon Monte Mario. Pallai poste estis hejma sekretario sub la regado de la papoj Klemento la 7-a, Paŭlo la 3-a kaj Julio la 3-a (mallonge). Lia papa moŝto Paŭlo la 3-a nomis lin en 1540 episkopo de Foligno; konsekriĝo tamen neniam okazis. Tombo lia troviĝas en la roma Preĝejo Sankta Mario je Aquiro.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Enzo Bentivoglio: Blosio Palladio di Collevecchio in Sabina nella Roma tra Giulio II e Giulio III, Collevecchio 1990
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Giada Carboni, "Blosio Palladio, l'architetto e poeta inventore dei turundalia" (2022)
- Stefano Benedetti: Treccani-biografioj