Boussières-sur-Sambre
Boussières-sur-Sambre | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Hautmont | ||
INSEE kodo | 59103 [+] | ||
Poŝtkodo | 59330 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 513 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 156 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 14′ N, 3° 53′ O (mapo)50.2402777777783.8816666666667Koordinatoj: 50° 14′ N, 3° 53′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 122 m - 164 m | ||
Areo | 3,28 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Boussières-sur-Sambre [+] | |||
Boussières-sur-Sambre estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 429 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Boussières-sur-Sambre estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Hautmont, kiu situas inter Aulnoye-Aymeries kaj Maubeuge, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.
La vilaĝo Boussières-sur-Sambre troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Boussières-sur-Sambre etendiĝas sur 3,28 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La 3-an de aŭgusto 2008, grava tornado trafis la urbetojn Hautmont, Neuf-Mesnil, Maubeuge kaj Boussières-sur-Sambre. Ĝi kaŭzis la mortojn de tri homoj (alia mortigis sin pro la katastrofo). Ĝi difektis entute 1 584 domojn kaj apartamentojn, el kiuj 291 estis tute detruitaj.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Boussières-sur-Sambre apartenas al la kantono de Hautmont, kies ĉefurbo estas Hautmont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.