Béla Simon (pentristo)
Béla Simon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de decembro 1910 en Făgăraș |
Morto | 30-an de oktobro 1980 (69-jaraĝa) en Pécs |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
SIMON Béla [ŝimon] estis hungara pentristo, artistpedagogo, laŭreato de Munkácsy-premio (1971). Li naskiĝis en Fogaraŝo la 15-an de decembro 1910 kaj mortis en Pécs la 30-an de oktobro 1980.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Simon faris artistajn studojn ĝis 1931 en Kluĵo, pli poste inter 1936 kaj 1939 en la Budapeŝto en Belarta Altlernejo kiel lernanto de István Szőnyi. En 1938 kaj 1939 li gajnis unuan premion en la konkurso de la altlernejo, en 1939 Marcell Nemes-premion. Li organizis sian unuan pli gravan ekspozicion en 1941 en la Műbarát kun Jenő Szervátiusz. En 1951 li loksidiĝis en Pécs, ekde 1960 li instruis en la Belarta Gimnazio de Pécs. Ekde 1966 li estis la sekretario de la Distrikta organizo de Dél-Dunántúl de Ligo de Hungaraj Belartistoj. Parto de liaj kreaĵoj troviĝas en MNG, en la Muzeo Janus Pannonius de Pécs, en la bildarejo de Kluĵo.
Premioj, distingoj
[redakti | redakti fonton]- Artpremio de Baranya en 1964 kaj 1965,
- Premio Janus Pannonius en 1974.
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]- Artportal.hu Arkivigite je 2011-09-02 per la retarkivo Wayback Machine