Arondismento Strasburgo
Arondismento Strasburgo | |
france: Arrondissement de Strasbourg
germane: Arrondissement Straßburg alzace: Arrondissement Strossburi | |
Administra unuo | |
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
| |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Grand Est (Granda Oriento) |
Departemento | Bas-Rhin |
Kolektivumo | eŭropa kolektivumo de Alzaco |
Historia regiono | Alzaco |
Ĉefurbo | Strasburgo |
Areo | 337,6 km² (33 760 ha) |
Loĝantaro | 514 651 (2021) |
Denseco | 1 524 loĝ./km² |
INSEE-kodo | 678 |
Komunumoj | 33 |
Vikimedia Komunejo: Arrondissement Strasbourg | |
La arondismento Strasburgo (france arrondissement de Strasbourg, germane Arrondissement Straßburg, alzace Arrondissement Strossburi) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Bas-Rhin (historie en Esperanto Malsupra Alzaco) en la administra regiono Grand Est - historie ĝi apartenas al la kultura regiono Alzaco kaj ekde 2021 al la eŭropa kolektivumo de Alzaco. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Strasburgo (france Strasbourg /stʁa.sbuʁ/, origine germane Straßburg kaj alzace Strossburi /ʃtrosburi/ aŭ Schdroosburi). Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 514 651 personoj sur areo de 337,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 524 loĝantoj/km².
Membroj
[redakti | redakti fonton]La arondismento enhavas la komunumojn Strasburgo, Eckwersheim, La Wantzenau (Wanzenau), Vendenheim kaj la kantonojn Hœnheim (Hönheim), Illkirch-Graffenstaden, Lingolsheim kaj Schiltigheim. Sume laŭ la administra refermo de 2015 temas pri 11 kantonoj, el inter ili 6 nur urbaj kantonoj de Strasburgo.