Arondismento Commercy
Aspekto
Arondismento Commercy | |
france: Arrondissement de Commercy | |
Administra unuo | |
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
| |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Grand Est (Granda Oriento) |
Departemento | Mozo |
Historia regiono | Loreno |
Ĉefurbo | Commercy |
Areo | 1 932 km² (193 200 ha) |
Loĝantaro | 42 088 (2021) |
Denseco | 22 loĝ./km² |
INSEE-kodo | 55 |
Komunumoj | 135 |
Vikimedia Komunejo: Arrondissement Commercy | |
La arondismento Commercy (france arrondissement de Commercy) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Meuse, nomata laŭ la rivero Mozo, en la administra regiono Grand Est - historie ĝi apartenas al la kultura regiono Loreno. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Commercy. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 42 088 personoj sur areo de 1 932 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 22 loĝantoj/km².
La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de kvin kantonoj.