Carmen (2003)
Carmen | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Carmen |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 2003 |
Ĝenro | amafera filmo, drama filmo, filmo bazita de literatura verko |
Reĝisoro(j) | Vicente Aranda |
Scenaro | Vicente Aranda |
Loko de rakonto | Sevilo |
Muziko de | José Nieto |
Rolantoj | Paz Vega • Leonardo Sbaraglia • Antonio Dechent • Jay Benedict • Mariví Bilbao • María Botto • Simon Shepherd • Ginés García Millán • Paula Echevarría • Inma Pérez-Quirós |
IMDb | |
Carmen estas hispana filmo de 2003 reĝisorita de Vicente Aranda, bazita sur la samnoma novelo de Prosper Mérimée, sur kiu baziĝis ankaŭ la populara opero de Bizet. Paz Vega kaj Leonardo Sbaraglia ludas la ĉefrolojn.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Carmen estas arketipa hispana belulino de suda karaktero, libereca, pasia kaj arda, altiras la ĝistiame moderan kaj respondecan serĝenton José, kiu devas aresti la delikteman belulinon. La tumultaj amrilatoj kaj pasioj nekontroleblaj kondukas la serĝenton al ĉeno de fato, ĵaluzo kaj sangelverŝo. Je ĉiu nova amanto de Carmen, kaj sekva nova epizodo de amo, pasio kaj ĵaluzo, José eniras pli kaj pli en marĝenecon kaj delikton. Tio rezultas en murdo de la lasta amanto de Carmen, kaj José klopodas por forpreni ŝin; sed ankaŭ tio malsukcesas.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Paz Vega (Carmen)
- Leonardo Sbaraglia (José)
- Antonio Dechent (El tuerto)
- Joan Crosas (Dancaire)
- Jey Beneditt (Próspero)
- María Botto (Fernanda)
- Ismael Martínez (Antonio)
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Carmen (película de 2003) en la hispana Vikipedio.