Canadian Airlines
Canadian Airlines | ||
---|---|---|
flugkompanio • negoco vd | ||
Dum | 1987 - 2001 | |
Antaŭulo | Canadian Pacific Air Lines | |
Sekvanto | Air Canada | |
Sidejo | Kalgario | |
Lando | Kanado | |
Canadian Airlines | ||
---|---|---|
IATA CP |
ICAO CDN |
Voksigno Canadian |
Fondita | 1987 | |
Naboj | flughavenoj de Toronto kaj Vankuvero | |
Alianco | oneworld | |
Aviadilaro | 83 [1] | |
Cellokoj | ||
Ĉefsidejo | Calgary (Kanado) | |
Ĉefuloj | ||
La entrepreno Canadian Airlines - kutime mallonge simple angle Canadian respektive france Canadien - estis kanada flugkompanio kun sidejo en Calgary. Ĝi ekestis en 1987 el fuzio de la tri kompanioj Canadian Pacific Air Lines (CP Air), Nordair kaj Pacific Western Airlines (PWA). La 1-an de februaro 1999 la flugkompanio estis fondomembro de la flugkompania alianco "oneworld". En januaro 2001 la kompanio estis integrigita en la kompanion Air Canada.
La flugoj de la kompanio havis la IATA-mallongigon CP; la ICAO-mallongigo por la entrepreno estis CDN.
Emblemo
[redakti | redakti fonton]Por konsideri la interesojn de la franclingva loĝantaro de Kanado, aparte en Kebekio, la kompanio pluuzis la ruĝan sagan emblemon (>) de la antaŭa entrepreno Pacific Western Airlines en sia kompania emblemo. La uzo de la ruĝa sago en la nomo "Canadi>n" permesis kaj la anglalingvan interpreton "Canadian" kaj la franclingvan "Canadien".
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ fine de 2000, tuj antaŭ la integrigo en la kompanion Air Canada