5145 Folo
5145 Folo | |
asteroido | |
astronomia simbolo
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 5145 Pholus |
Aliaj nomoj | 1992 AD |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Folo vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | David L. Rabinowitz |
Dato de malkovro | 9-a de januaro 1992 |
Loko de malkovro | Kitt Peak (Tucson) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Centaŭroj vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
3034,356 Gm (20,283 AU) 1294,443 Gm (8,653 AU) 4774,268 Gm (31,914 AU) |
Discentreco | 0,573 |
Meza anomaliangulo | 80,692° |
Klinangulo | 24,705° |
Periodo | 33366,453 tagoj (91,352 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 6,01 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
119,314° |
Argum. de periapsido | 354,651° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 190 ± 26 km |
Rotacia periodo | 0,4158 tago (9,980 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,044 ± 0,013 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | Z |
Absoluta magnitudo | 7,0 |
Videbla magnitudo | 21,58 vd |
5145 Folo estas tre granda, malhela asteroido de la klaso de la Centaŭroj, malkovrita la 9-an de januaro 1992 de la usona astronomo David L. Rabinowitz elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak (Arizono, Usono), en la kadro de la projekto Spacewatch.
Ĝi ricevis la nomo de la centaŭro Folo, frato de Kirono en la helena mitologio.
Orbito
[redakti | redakti fonton]Ĝia discentra orbito tanĝas tiun de Saturno kaj etendiĝas trans tiu de Neptuno: oni povas kvalifiki ĝin de saturnrenkonta kaj neptunrenkonta asteroido.
Je la tempo de ĝia malkovro, ĝi situis proksime de la orbito de Saturno: ĝi pasis ĉe la perihelio la 22-an de septembro 1991, kaj revenos tie post 91 jaroj kaj triono... Tamen ĝia orbito ne estas antaŭkalkulebla sur longa tempodaŭro, ĝi estos perturbata de pasoj proksime de gigantaj planedoj.
Estas opiniata, ke 5145 Folo estas objekto de la Kujper-zono kies orbito estis perturbita.
Ecoj
[redakti | redakti fonton]Male al 2060 Ĥirono, 5145 Folo ne montras kometan voston, oni opinias, ke temas pri kometa kerno kiu neniam aktiviĝis. Ĝi aspektas tre ruĝa[1]: unu plej ruĝa objekto de la sunsistemo. la verŝajna kialigo estas, ke ĝi estus kovrita per tolinoj[2], organikaj molekuloj kreita pro ekspono de glacio kaj hidrokarbonoj al la kosmaj radiadoj.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Orbita kongruo kaj Astrometriaj registradoj angle
- angle Listo de Konataj Transneptunaj Objektoj (kaj aliaj eksteraj sunsistemaj objektoj); el Johnston's Archive
- angleThe Composition of Centaur 5145 Pholus (D. P. Cruikshank kaj aliaj)
- angle Thermal Evolution of the Centaure Object 5145 Pholus (M.C. De Sanctis kaj aliaj)
- france 5145 Pholus (el Voyage dans la Système solaire de Jean-Michel)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (5001 - 6000) | Poste: |
---|---|---|
5144 Akato | 5145 Folo | 5146 Moiwa |