107P/Wilson-Harrington
107P/Wilson-Harrington | |
perioda kometo | |
Q2868657 • perioda kometo • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 107P/Wilson-Harrington |
Aliaj nomoj | 4015 Wilson-Harrington 1979 VA |
Nomita laŭ | Albert George Wilson, Robert G. Harrington vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | - A. G. Wilson kaj R. G. Harrington - Eleanor F. Helin (remalkovro) |
Dato de malkovro | 15-a de novembro 1979 vd |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Apolona asteroido asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
394,974 Gm (2,640 AU) 148,538 Gm (0,993 AU) 641,411 Gm (4,288 AU) |
Discentreco | 0,624 |
Meza anomaliangulo | 200,783° |
Klinangulo | 2,784° |
Periodo | 1566,980 tagoj (4,290 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 18,34 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
270,448° |
Argum. de periapsido | 91,411° |
Terdistanco - Minimuma |
7,064 Gm (0,0472 AU AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 4 ± 0,5 km |
Rotacia periodo | ~ 0,15 tago (~ 3,5736 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,05 ± 0,01 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | CF |
Absoluta magnitudo | 15,99 |
107P/Wilson-Harrington estas perioda kometo malkovrita la 15-an de novembro 1979 de la usonaj astronomoj Albert George Wilson kaj Robert G. Harrington elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono).
Nur tri fotografiajn observojn ili kapablis fari, nesufiĉaj por kalkuli la orbiton de la kometo, kiu estis perdita.
La 15-an de novembro 1979, la usona astronomino Eleanor Francis Helin malkovris elde la observatorio de la Monto Palomar, marsrenkontan asteroidon kiu ricevis la provizoran nomon 1979 VA. Ĝi estis reobservita la 20-an de decembro 1988 kaj ricevis la numeron 4015. La 13-an de aŭgusto 1992 estis anoncita ke la asteroido (4015) 1979 VA kaj la perdita kometo de 1949 estas la sama objekto.
De tiam, aliaj observoj de la asteroido estis faritaj por precizi ties orbiton kaj ekzamenoj de malnovaj kliŝaĵoj konfirmis la fotojn de 1949. Kvankam ĉi-tiuj fotoj montris tipan kometon, la postajn bildoj montris nur punktan objekton, kiu povus esti ne-aktiva kometo montranta maloftajn elĵetojn da gaso.
Ĝia discentreco de 0,624 estas granda por asteroido de la asteroida zono, sed pli kutima por perioda kometo. Ĝia asteroida nomo 4015 Wilson-Harrington (aŭ 4015 Vilsono-Haringtono) estas plej longa nomo de asteroido kun 17 literoj.
Oni konas nun sep aliaj objektoj ambaŭe kometoj kaj asteroidoj:
- 2060 Ĥirono, aŭ 95P/Ĥirono
- 7968 Elst-Pizarro, aŭ 133P/Elst-Pizarro
- 60558 Echeclus, aŭ 174P/Echeclus
- 118401 LINEAR, aŭ 176P/LINEAR (Linear 52)
- (300163) 2006 VW139, aŭ 288P/2006 VW139
- (323137) 2003 BM80, aŭ 282P/2003 BM80
- (457175) 2008 GO9898, aŭ 362P/2008 GO98
Terrenkonta objekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas klasifikata kiel apolona asteroido, do marsrenkonta kaj terrenkonta asteroido, ĝia orbito krucas tiujn de Marso kaj de la Tero sub febla orbita klinangulo: ĝi estas potence danĝera objekto.
- Ĝia tera MOID estas 0,04282 astronomia unuo (6,406 milionoj da km).
- Ĝia marsa MOID estas 0,04064 astronomia unuo (6,080 milionoj da km).
- La 24-an de novembro 1992 ĝi pasis al 0,0524 AU (7,846 milionoj da km) de la Tero.
- La 30-an de aprilo 2156 ĝi pasos al 0,0573 AU (8,577 milionoj da km) de nia planedo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
- angle 107P/Wilson-Harrington
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (4001 - 5000) | Poste: |
---|---|---|
4014 Heizman | 4015 Wilson-Harrington | 4016 Sambro |
Antaŭe: | Numeritaj periodaj kometoj | Poste: |
---|---|---|
106P/Schuster | 107P/Wilson-Harrington | 108P/Ciffréo |