26-a jarcento a.K.
Aspekto
(Alidirektita el -2501)
◄ |
4-a jarmilo a.K. |
3-a jarmilo a.K. | 2-a jarmilo a.K. | ►
◄ |
28-a jarcento a.K. |
27-a jarcento a.K. |
26-a jarcento a.K. | 25-a jarcento a.K. | 24-a jarcento a.K. | ►
La 26-a jarcento antaŭ nia erao aŭ antaŭ Kristo komenciĝis la 1-an de januaro 2600 kaj finiĝis la 31-an de decembro 2501 antaŭ nia erao.
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- Inter la jaroj 2600 kaj 1900 en la urbo Mohenĝo-daro de la Induso-civilizo konstruiĝas granda akvujo, probable rita banejo.
- En 2589 ekregas faraono Ĥufu, konata ankaŭ sub greka formo de sia nomo Keopso. Li mortas en 2566, kaj entombiĝas en propra piramido: la Granda piramido en Gizo restas la tutmonde plej alta konstruaĵo ĝis la jaro 1300 de nia erao.
- Standardo de Ur
- Inter la jaroj 2600 kaj 2500 ankaŭ verkiĝas la instrukcioj de Šuruppak, filo de Ubara-tutu kojnoskribe en la sumera, la plej aĝa konata literatura teksto.
Laŭ jaroj
[redakti | redakti fonton]- 2600: Ekregas la reĝo Akalamdug (𒀀𒌦𒄭) en la urboŝtato Ur.
- 2589: Ekregas la faraono Ĥufu de Egiptio.
- 2570: Ekregas la reĝoj Uhub en la urboŝtato Kiŝ kaj En-hegal en la urboŝtato Lagaŝ.
- 2566: Mortas la faraono Ĥufu de Egiptio, kaj entombiĝas en la piramido de Ĥufu, la plej granda el la piramidoj de Gizo.
- 2560: Ekregas reĝo Mesannepada (sumere 𒈩𒀭𒉌𒅆𒊒𒁕) en la urboŝtato Ur: La urbo, kiu tiam havis nur 4 000 civitanojn, fariĝos granda ĉefurbo dum la 40 jaroj de la regado de Mesannepada.Ĝian opulecon kaŭzis sia komerca agado: la suda riverhaveno de Ur koncentris la komercon de Mezopotamio kun klientoj laŭ la bordoj de la Persa Golfo.
- 2558: Ekregas la faraono Ĥafra aŭ Ĥefren de Egiptio. Ekkonstruiĝas la piramido de Ĥafra aŭ Ĥefren, la dua plej granda el la piramidoj de Gizo, kaj la monumenta granda sfinkso en Gizo.
- 2550: Ekregas la reĝoj Ur-Nanŝe (sumere 𒌨𒀭𒀏) de la urboŝtato Lagaŝ kaj Mesilim (sumere 𒈨𒁲) de la urboŝtato Kiŝ.
- 2532: Mortas la faraono Ĥafra aŭ Ĥefren de Egiptio, kaj entombiĝas en la piramido de Ĥafra aŭ Ĥefren, la dua plej granda el la piramidoj de Gizo, apud la monumenta granda sfinkso en Gizo. Samjare ekregas la faraono Menkaure.
- 2525: Ekregas reĝo A'annepada (sumere 𒀀𒀭𒉌𒅆𒊒𒁕) en Sumero (li mortos en 2485).
- 2503: Mortas la faraono Menkaure kaj ekregas la sekva faraono, lia filo Ŝepseskaf. Dum sia relative mallonga regotempo, probable ĝis 2496, Ŝepseskaf kompletigas la piramidon de Menkaure por la mortokulto de sia patro.